Imre Navratil
Imre Navratil, laŭ hungarlingve kutima nomordo Navratil Imre estis hungara kuracisto, kirurgo, otorinolaringologo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis szalóki. Lia filo estis Ákos Navratil. Imre Navratil [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1833 en Pest (urbo). Li mortis la 3-an de aprilo 1919 en Budapeŝto. BiografioImre Navratil akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1858, en la sekva jaro fakdiplomojn pri kirurgio kaj akuŝo. Post siaj studoj li studvojaĝis al Vieno, Berlino, Francio kaj Anglio. En 1865 li estis nomumita privata profesoro pri laringo-scioj, en 1872 eksterordinara profesoro, en 1892 titulara eksterordinara profesoro. Li establis apartajn ĉambrojn por laringomalsanoj en Malsanulejo Rókus, kie li iĝis ĉefkuracisto en 1878. Li nobeliĝis en 1893. Li pensiuliĝis en 1911. Elektitaj publikaĵoj
FontojInformation related to Imre Navratil |