Ibbenbüren estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Steinfurt de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 52 421 loĝantojn.
Ĝia teritorio apartenas al la regiono lando de Tecklenburg, la areo de eksa graflando samnoma, kaj en pli vasta senco al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.
Bildaro
-
Urbocentra panoramo
-
La "suba merkatoplaco"
-
Karba energicentralo
-
La "pagana turo" ("Heidenturm") nordokcidente de la lago "Aasee"
-
La luterana kristopreĝejo
-
Panoramo kun Mauritius-preĝejo kaj kristopreĝejo
-
La lago "Aasee" vidita de la sura bordo