Hōryūji (法隆寺), estas la ĉefa bikŝuejo de la budhisma skolo Shōtoku (Ŝotoku) en Ikaruga, Nara, Japanio. Ĝi iam estis unu el la sep plej gravaj bikŝuejoj en Japanio. Ĝi ankaŭ estas konata kiel Ikarugadera (斑鳩寺) aŭ Hōryūgakumonji (法隆学問寺).
La pagodo en Hōryūji estas agnoskita kiel la plej malnova ligna konstruaĵo ankoraŭ ekzistanta en la mondo.[1][2] En 1993, Hōryūji estis enskribita kune kun Hokkiji kiel monda heredaĵo de Unesko sub la nomo budhismaj monumentoj en la areo Hōryūji.
Historio
La bikŝuejo estis komisiita de la princo Shōtoku kaj estis nomita Wakakusadera.[3]
Oni kredas, ke ĝi estis finkonstruita en la jaro 670[4] kaj ĝi estis dedikita al la budhoYakushi (Jakuŝi) honore la patron de la princo.[2]
Elfosadoj en 1939 konfirmis, ke la palaco de la princo Shōtoku, Ikaruganomiya (斑鳩宮), troviĝis en la orienta parto de la nuna bikŝuejo, kie nun troviĝas Tōin (東院).[5]
La originala bikŝuejo, nomita de modernaj arĥeologoj Wakakusagaran (若草伽藍), malaperis, kredeble pro incendio en la jaro 670, kaj rekonstruita ĉ. 711[6] kaj riparita en la frua kvina jarcento, en 1374 kaj en 1603.[7]
Dum la epoko de Kamakura, kune kun la populariĝo de la kulto al la princo Shōtoku, Hōryūji fariĝis grava kultejo. En la komenco de la 12-a jarcento, rito nomita shōryōe, por rememori la forpason de la princo Shōtoku, fariĝis jara evento kaj ĝi ankoraŭ estas celebrita. Novaj haloj estis aldonitaj por kulti la princon kiel renaskiĝon de la bodisatvoKannon.[8]
La bikŝuejo kreskis kaj havis bonan rilaton kun la skolo Hossō tra la epoko de Edo.[9]