Nikko Toŝo-gu
Partoprenantoj de la Parado de la mil batalantoj , parto de la printempa kaj aŭtuna matsuri ĉirkaŭ la Tosho-gu
Detaloj de la ĉizaĵoj
Tosho-gu (japane 東照宮 ) estas ŝintoa sanktejo en la urbo Nikko , gubernio Toĉigi , Japanio . Ĝi estas la maŭzoleo de Tokugawa Ieyasu , la fondinto de la Tokugawa -dinastio , ekkonstruita en 1617 de lia filo Tokugawa Hidetada kaj finkonstruita de la tria ŝoguno kaj nepo de Ieyasu, Tokugawa Iemitsu .
En 1999 ĝi estis enlistigita de UNESKO kiel Monda Heredaĵo . La restoj de Ieyasu troviĝas en la sanktejo.
Ok konstruaĵoj kaj du glavoj estas naciaj kulturaj trezoroj de Japanio , inter ili:
la ĉefa halo, honden
la ŝtona halo, ishi-no-ma
la ena sanktejo, haiden
la pordego yomei-mon (陽明門, „pordo de la suna lumo“), konstruita en 1636 .
Centoj de ŝtonaj ŝtuparoj gvidas tra kriptomeria arbaro al tombo de Ieyasu en la plej ena zono de la sanktejo (okunoin ). La restoj de Ieyasu troviĝas en bronza urno , en malgranda sanktujo, la okusha hoto .
Tre imponaj estas la kriptomerioj plantitaj de la daimio Matsudaira Masatsuna okaze de la 32-a mortdatreveno de Ieyasu (antaŭ pli ol 300 jaroj), dum periodo de pli ol 20 jaroj. Ankoraŭ nuntempe ekzistas pluraj miloj da ili.
Fotogalerio
Yomei-mon , ankaŭ higurashi-mon
Detaloj de la yomei-mon
La sankta ĉevalejo
La fama ĉizaĵo de la tri simioj sur la ĉevalejo
Kara-mon , poste haiden kaj honden
Detaloj de la kara-mon
La plej ena
torijo el metalo
La okusha hoto kun la urno de Ieyasu
Vidu ankaŭ
Japanaj memorigaĵoj en Listo de monda heredaĵo de Unesko Gusuku (
Burgo Ŝuri ,
Kacuren ,
Naka ,
Nakiĝin ,
Seifa-utaki ,
Sonohjan Utaki Iŝimon ,
Ŝikina-en ,
Tamaudun ,
Zakimi )
• Burgo Himeĝi • Horju-ĝi • Monumento de paco en Hiroŝimo • Duoninsulo Kii (
Monto Koja )
• Kjoto , Uĝii kaj Ocu (
Bjodoin ,
Daigoĝi ,
Enrjakuĝi ,
Ginkakuĝi ,
Honganĝi ,
Burgo Niĝo ,
Kijomizu-dera ,
Kinkakuĝi ,
Kozanĝi ,
Ninnaĝi ,
Rjoanĝi ,
Saihoĝi ,
Sanktejo Kamo ,
Sanktejo Uĝigami ,
Tenrjuĝi ,
Toĝi )
• Jakuŝima • Nara (
Todaiĝi ,
Kofukuĝi ,
Kasuga ,
Gangoĝi ,
Jakuŝiĝi ,
Toŝodaiĝi ,
Palaco Heiĝo )
• Nikko (
Rinnoĝi ,
Sanktejo Futarasan ,
Toŝogu )
• Arĝenta minejo Iwami Ginzan • Sanktejo Icukuŝima • Ŝirakami-Sanĉi • Ŝirakawa-go kaj Gokajama • Ŝiretoko
Eksteraj ligiloj