Hubert SAUPER (n. 27a de Julio 1966 en Kitzbühel, Tirolo, Aŭstrio) estas kinisto ĉefe de dokumentaj filmoj, reĝisoro, verkisto, produktoro, kaj aktoro konata ĉefe pro la tre polemikiga Darwin's Nightmare (2004) kiu estis nomumita por Oskar-premio.
Sauper loĝis en Britio, Italio, kaj Usono kaj nune loĝas en Francio. Li studis filman reĝisoradon en universitatoj en Vieno kaj Francio. Li instruas kinarton en Eŭropo kaj Usono.
Sauper famas pro siaj politikaj dokumentaj filmoj, filmitaj realisme. Li akiris tutmondan agnoskon pro sia kina esprimmaniero, enhavo kaj estetiko. Liaj filmoj estas kutime polemikaj pro sia klara politika, socia, kaj poezia esprimmaniero. La filmo de Sauper Darwin's Nightmare estis nomumita por plej bona dokumenta filmo ĉe la Oskar-premio, kaj li ricevis premiojn en pli ol 50 internaciaj kinfestivaloj. Liaj du lastaj dokumentaj filmoj ricevis dekdu internaciajn kinpremiojn.
Filmaro
- 1993: On the road with Emil
- 1994: Also schlafwandle ich am hellichten Tage
- 1995: Lomographer’s Moscow (TV)
- 1998: Kisangani diary
- 2000: Seules avec nos histoires (TV)
- 2004: Darwin’s Nightmare
- 2014: We Come as Friends
Eksteraj ligiloj