Hoyerswerda [hojersverda] (aŭ sorabe: Wojerecy) estas urbo en la distrikto Bautzen de Saksio, situanta ĉirkaŭ 40 kilometrojn sude de Cottbus kaj ĉirkaŭ 60 kilometrojn norde de Dresdeno. Ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 ĝi estis administre memstara eksterdistrikta urbo. En tiu tago ĝi kun la antaŭe memstaraj distriktoj Bautzen kaj Kamenz kunfandiĝis al nova distrikto Bautzen. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 31 356 loĝantojn; la loĝantaro konsistas el germanoj kaj soraboj.
Vidindaj lokoj estas interalie la urbodomo, la metiista strateto Lange Straße, la komputilmuzeo, la muzeo pri minekspluato kaj la bestĝardeno. La urbo situas borde de la rivero Nigra Elster.
-
la urbodomo
-
-
-
loka gastejo kun fasado en secesia stilo
-
apudlaga naĝejo
Eksteraj ligiloj