La unuaj mencioj pri la komunumo estas el la 11-a jarcento, kiam ĉi tie la komunumo Bernsdorf situis. La estiĝo de la komunumo Horní Podluží okazis ĉirkaŭ la jaro 1411. Temis pri huba vilaĝo, kiu estas fondita ambaŭflanke de la rivereto Lužnička (germane: Lausur, Lausebach). Origina setlado de la komunikado ĉefe estis germana. La grundo ĉi tie havis malaltan produktaĵon, tial la vivo de la loĝantoj ne estis facila.
En la jaro 1627 estas anoncita imperiestra edikto pri la nedezirata ĉeesto de nekatolikaj kredantoj en la ĉeĥa reĝlando, miloj da luteranoj forlasis ĉi tiun regionon. Per ilia foriro okazis senhomigo de tutaj ĉi-teaj regionoj. Ĝis la fino de la tridekjara milito ĉi tie trapasis fremdaj armeoj, ripetiĝis la pesto kaj la subuloj mizeriĝis per la dungoarmeoj de ambaŭ flankoj. Preskaŭ du trionoj de la komunumo estas bruligitaj aŭ dezertigitaj.
Nur en la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento estiĝis sub la regado de la mastroj de Ŝlejnic florado de la agrikulturo. Oni komencis ĉi tie kultivi linon, kies kultivado havis poste pli malfrue en ĉi tiu regiono grandan tradicion.
En la ĉi tieaj manufakturoj oni produktis linaĵojn. Mondfamaj fariĝis produktoj el blanka lina ŝtofo. La teksado de la lino tamen ne havis longan daŭron kaj oni komencis ĉi tie kultivi kotonon. Pli grava estis la produktado de manĉestro kaj veluro. Iom post iom elkreskis el la manufakturoj tekstilaj fabrikoj, kun kiu ankaŭ la kreskado de nombro de loĝantoj. Krom la produktado de kotonaĵoj kaj veluro estis ĉi tie ankaŭ amelfabriko, fabriko por la produktado de porcelanaj floroj kaj por mallonga tempo presejo.
En la jaro 1885 la setlejoj Světlík (germane: Lichtenberg), Ladečka (germane: Lichtenstein) kaj Žofín (germane: Sophienhain) estas aligitaj al Horní Podluži.
En la jaro 1947 oni renomis la vilaĝon de Horní Grund al Horní Podluží kaj en la jaro 1980 oni interligis ĝin kun Dolní Podluží. Ekde la jaro 1990 tamen Horní Podluži estas denove memstara komunumo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
2 086
1880
2 082
1890
2 026
1900
1 946
1910
1 983
1921
1 748
Jaro
Loĝantoj
1930
2 088
1950
1 025
1961
813
1970
826
1980
846
1991
687
Jaro
Loĝantoj
2001
758
2011
740
2014
775
2016
786
2017
796
2018
785
Jaro
Loĝantoj
2019
820
2020
826
2021
799
2022
813
2023
824
2024
817
Teritorio
La komunumo formas hodiaŭ unu katastran teritorion kaj konsistas el kvar vilaĝaj partoj: Horní Podluží, Ladečka, Světlík kaj Žofín.
El okcidento tra la Granda lageto de Rybniště la rivereto Lužička trafluas la komunumon al oriento al Dolní Podluží.
En la komunumo el sudokcidento Rybný potok (ankaŭ Stožecky potok nomata) dekstre alfluas en ĝin de la selo inter Žulovec kaj Šibeniční vrch, el nordo el la lageto Světlík enverŝiĝas plia rivereto. La ĉefan setlan parton de la vilaĝo formas el okcidento Horní Podluží kaj la orienta parto Žofín rekte limanta al ĝi. Ladečka estas la tereno al direkto de la granda lago de Rybniště kaj Světlík estas la setlejo al direkto de la lageto de Světlík (la origina vilaĝo Světlík pereis).
La ĉefaj trafikvojoj trapasas la komunumon de oriento al okcidento, fervoja linio ĉe la norda rando de la komunumo (proksime de la mezo de la komunumo estas la fervoja haltejo Horní Podluží), paralele al ĝi la ŝoseo de III. ordo tra Kateřina al direkto de Dolní Podluží, ĉe la suda rando de la komunumo la arko de la ŝoseo II/264 al direkto de Jiřetín kaj ankaŭ de Dolní Podluží.
La vilaĝo situas ĉe la norda limo de la pejzaĝoprotektata regiono Luzacia montaro kaj proksime (en la okcidento kaj branĉo ankaŭ en la nordo) estas ankaŭ nacia parko Ĉeĥa Svislando.
Norde de la vilaĝo, proksime de la lageto Světlík, estas la Světlický vrch (512 m). Sur la kresto de la Luzacia montaro sudokcidente de la komunumo al direkto de Rybniště la Žulovec (562 m), la Šibeniční vrch (589 m), super Jiřetín Křížová hora (562 m) kaj iom pli malproksime Jedlová (monto) (774 m) estas la plej proksima montoj.
Interesaj lokoj en la vilaĝo kaj en la ĉirkaŭaĵo
En la vilaĝo konserviĝis serio da popolaj trunkodomoj de luzacia tipo, ekzemple sonorila turo. en la komunumo estas ankaŭ kelkaj plastikoj kaj krucoj, ekzemple statuaro Kalvario el la jaro 1757, statuo de Jan Nepomuk kaj la torso de milita monumento.
Norde de la vilaĝo estas la lagetoSvětlík, proksime de ĝi troviĝas la konstruaĵo de ŝtona ventmuelejo de holanda tipo el la jaro 1843, hodiaŭ ĝi estas en malbona stato. Horní Podluží estas ankaŭ konvena loko por ekskursoj al la proksima Nacia parko Bohemia Svislando.
Turisme interesaj estas antaŭ ĉio la celo en la ĉirkaŭaĵo de Jiřetín pod Jedlovou. Inter Horní Podluží kaj Jiřetín estas publike alirebla historia mineja galerio Jan Evangelista. Sude de Horní Podluží, oriente de la deklivo de la Šibeniční vrch, estas la eremitaĵo Nový svět (kiu jam apartenas al Jedlové) kun protektata ruĝa taksuso. Gravaj turistikaj celoj estas la monto Jedlová (774 m) kaj la burgo Tolštejn, la minejaj galerioj de Jiřetín kaj la Granda lageto de Rybniště.
La ski-tereno
Ĉe la komunumo estas vintra ski-tereno sur la monto Šibeniční vrch, kiu ankaŭ estas nomata Kopeckého kopec (= montosupro de Kopecký). En la tereno troviĝas kvar skiliftoj, pruntejo por skiekipaĵo, skilernejo kaj servo por skiekipaĵo. Okaze de neĝmanko estas descendejo, kiu estas surneĝata per neĝkanonoj kiel ununura en la ĉirkaŭaĵo kaj du descendejoj havas ankaŭ lumigon por vespera skiado. En mildaj vintroj tamen la descendejoj ofte ne funkcias. Rekte sub la descendejo estas gastejo.
Sporto a societa agado
La loka TJ Čechie Horní Podluží ludas en la klaso I.B de la landa ĉampionado en futbalo. En la komunumo estas taĉmento de libervolaj fajrobrigadanoj kun centdudekjara tradicio kaj la ĉeĥa ligo de fiŝistoj de Horní Podluží administras la ejojn por sporta fiŝado en la ĉirkaŭaĵo, al ili apartenas ankaŭ la grava ornitologia rezervejo Grando lageto de Rybniště. En la komunumo estas ankaŭ klubo de veteranoj Jawa Horní Podluží.