Chabařovice (germane Karbitz) estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Ústí nad Labem ĉe kunfluejo de rojoj Ždírnický potok kaj Podhorský potok sub orienta parto de Ercmontaro. Vivas ĉi tie 2 551 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Modlany, Krupka, Přestanov, Ústí nad Labem, Chlumec kaj Řehlovice.
Historio
Kiel la plej malnova skribmencio pri loĝigo de la urbo estas konsiderata listo de paroĥaj preĝejoj dePraga diocezo el la jaro 1352, kie estas indikita vilaĝo Kagrnitz kiel subula vilaĝo de senjorujo Rýzmberg.
La urbon trafis tridekjara milito, precipe en konekso kun napoleona batalo ĉe Chlumec en la jaro 1813. Sed baldaŭ ĝi resaniĝis el la krizo. En la jaro 1882 en Chabařovice okazis la unua amasa striko en Bohemio.
Karbo estis en ĉirkaŭaĵo de la urbo malkovrita en la jaro 1774. Dekomence ĝi helpis al prespero de la urbo, sed en lasta kvarono de la dudeka jarcento estis pro la minad de la karbo planita nuligo de Chabařovice al la jaro 1997. En la jaro 1991 registara decido nuligis tiun ĉi planon.
Al la 1-a de januaro 1986 Chabařovice estis komune kun municipo Chlumec kaj urbo Neštěmice alligitaj al urbo Ústí nad Labem. Kialo estis, ke Ústí nad Labem klopodis atingi limon 100 000 loĝantoj. Chabařovice kaj Chlumec forŝiriĝis de Ústí denove en la jaro 1990.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 4 211 |
---|
1880 | 5 693 |
---|
1890 | 6 736 |
---|
1900 | 8 359 |
---|
1910 | 9 566 |
---|
1921 | 9 107 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 9 620 |
---|
1950 | 5 428 |
---|
1961 | 5 274 |
---|
1970 | 4 811 |
---|
1980 | 4 002 |
---|
1991 | 2 068 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 234 |
---|
2014 | 2 522 |
---|
2016 | 2 501 |
---|
2017 | 2 535 |
---|
2018 | 2 557 |
---|
2019 | 2 518 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 2 540 |
---|
2021 | 2 460 |
---|
2022 | 2 523 |
---|
2023 | 2 542 |
---|
2024 | 2 551 |
---|
Partoj de la urbo
Rilataj artikoloj
Pluaj fotoj
-
Urba ofico en Chabařovice
-
Preĝejo de Virgulino Maria
-
Kapelo de sankta Johano Baptisto
-
Tombeja kapelo de sankta Mikaelo
-
Pereinta evangelia preĝejo, antaŭ la jaro 1915
Partoj de urbo Chabařovice (2) |
---|
|
|