Mosta baseno (antaŭe Severočeská hnědouhelná pánev, SHP, en Esperanto: Nordbohemia brunkarba baseno, NBB) estas malaltaĵo en Subercmontara regiono de Ercmontaro.
La tektonika malaltaĵo troviĝas en norda Bohemio sur teritorio de distriktoj Chomutov, Most, Teplice kaj Louny. Norde ĝi estas borderita de urboj Klášterec nad Ohří, Kadaň, Chomutov, Jirkov, Litvínov, Teplice, Krupka kaj Ústí nad Labem, kontraŭ ili poste Bílina kaj Most. En la spaco inter Kadaň kaj Most, resp. inter Doupova montaro kaj Bohemia mezmontaro la baseno plilarĝiĝas al sudo ĝis malantaŭ Žatec (kiu ankoraŭ geomlorfologie apartenas al la baseno diference de iom pli oriente situanta Louny).
Vidu ankaŭ