Horní Lomná (pole Łomna Górna, germane Ober Lomna, alterna loka nomigo Salajka) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Horní Lomná situas en valo de rivereto Lomná. Vivas ĉi tie 367 loĝantoj (2024). En la jaro 2001 28 % de loĝantoj anoncis sin al la pola nacieco. En distanco 16 km norde situas urbo Třinec, 24 km norde urbo Český Těšín, 21 km okcidente urbo Frýdlant nad Ostravicí kaj 27 km nordokcidente urbo Frýdek-Místek.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Lomná, Morávka, Klokočov, Olešná (distrikto Čadca) kaj Raková.
Historio
La unua mencio pri la municipo devenas el la jaro 1690, kiam oni ĉi tie minis ferercon. En la 19-a jarcento post epidemio de ĥolero komencis okazi procesioj al kruco ĉe fonto. Pli poste ĉi tie estis konstruita preĝejo de sankta Kruco kaj kapelo de Patrino Dia el Lourdes. La pilgrimlokon vizitis eĉ Ferdinando la 1-a de Bulgario. Ekde la jaro 1995 kondukas super la fontejo Kalvario, konstruita al la centa datreveno de la preĝejo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 524 |
---|
1880 | 532 |
---|
1890 | 524 |
---|
1900 | 623 |
---|
1910 | 624 |
---|
1921 | 601 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 607 |
---|
1950 | 542 |
---|
1961 | 535 |
---|
1970 | 524 |
---|
1980 | 499 |
---|
1991 | 430 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 394 |
---|
2014 | 374 |
---|
2016 | 380 |
---|
2017 | 381 |
---|
2018 | 378 |
---|
2019 | 381 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 381 |
---|
2021 | 329 |
---|
2022 | 356 |
---|
2023 | 363 |
---|
2024 | 367 |
---|
Naskiĝintoj
En la municipo naskiĝis kaj aktive agadis Doc. PhDr. Jan Korzenny, CSc., altlerneja pedagogo kaj literatura sciencisto en tereno de ĉeha-polaj rilatoj. Li dediĉis sin ankaŭ al la pola regiona literaturo de Teŝina Silezio kaj regionan historion celita al valo de Lomná.
Memorindaĵoj
Pluaj fotoj
-
Horní Lomná, Přelač, kabano
-
Horní Lomná, Přelač, kabano
-
Neĝa ĉapo
-
Vintro en Beskidoj
-
Horní Lomná, Přelač, kabano