Herleshausen estas komunumo en la federacia lando Hesio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Werra-Meißner, kaj troviĝas proksime al la limo al la najbara federacia lando Turingio, do al la eksa limo inter FRG kaj GDR. Antaŭ la falo inter la muro inter ambaŭ partoj de Germanio, sur la areo de la komunumo ekzistis unu el la limtrairejoj. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 2820 loĝantojn. Herleshausen situas borde de la rivero Werra.