Hector Pieterson [elp. Hektor Piterson] (naskita la 19-an de aŭgusto 1963 en Soweto - mortinta la 16-an de junio 1976) estis nigra sud-afrikaaktivulo kiu kune kun Hastings Ndlovu estas konsiderataj martiroj por lingva justeco ĉar ili ne akceptis la oficialan lingvan ordon kiu malpermesis la uzon de afrikaj lingvoj en iliaj lernejoj. Hector Pieterson estis honorita kune kun Hastings Ndlovu en la muzeo Hector Pieterson[1][2]. Krom Steve Biko ili iĝis ankaŭ ikonoj de la lukto kontraŭ apartismo (apartheid).
Li estis mortpafita de policanoj[3] ĉar li protestis kontraŭ leĝoj kiuj postulis ke la afrikansa kaj angla lingvoj estu la solaj eduklingvoj por ĉiuj fakoj escepte por muziko, fizia kaj religia edukado en bazaj kaj mezgradaj lernejoj kun plimulto de nigraj lernantoj[4]. Ili vidis tiujn eŭropajn lingvojn kiel la lingvoj de iliaj supremantoj kaj deziris lerni la kosan (Xhosa) kaj la Zuluan kiel aliaj nigraj infanoj[5].
Rezulte, Sithole, Pieterson kaj pri 20000 aliaj mezlernejaj studentoj decidis sekrete ribeli kontraŭ tiu lingvopolitiko. Ili skribis sloganojn, faris ŝildojn kaj kantis protestkantojn. Ili marŝis tra la stratoj al la Orlando-stadiono por amaskunveno. Instruistoj kaj gepatroj poste aliĝis al la ribelo. Ili deklamis malpermesitan poemon de Nkosi Sikele "Afrika", kiu estas nun la nacia himno.