Harbin Instituto de Teknologio (en mandarena: 哈尔滨工业大学, ofte mallongigita HIT) estas publika universitato, situanta en Harbino en Ĉinio, kiu estis establita en 1920. La instituto havas aliajn kampusojn en Ŝenĵeno, provinco Gŭangdongo kaj Hejlongĝjango. Entute, ĉirkaŭ 37,000 studentoj studas en la institucio. La instituto temigas inĝenierajn studojn, kaj estas konsiderata unu el la plej prestiĝaj en la lando en ĉi tiu kampo [1][2].
Ĝi estas konata kiel la MIT de Ĉinio pro ties superrega reputacio en scienca kaj inĝenieristika esploron ene de Ĉinio [3][4][5].
La instituto estas membro de la C9-ligo.
Historio
La instituto estis establita en 1920 kaj en 1931 bakalaŭraj studoj komenciĝis kaj estis unu el la unuaj en la lando por fari tion.
Lernejoj
- lernejo de arkitekturo
- lernejo de astronaŭtiko
- lernejo de kemio kaj kemia inĝenierado
- lernejo de konstrua inĝenierarto
- lernejo de komputado kaj teknologio
- lernejo de ekonomiko kaj administrado
- lernejo de elektra kaj aŭtomata inĝenierarto
- lernejo de elektroniko kaj informa inĝenieristiko
- lernejo de energiaj sciencoj kaj inĝenieristiko
- lernejo de internaciaj studoj
- lernejo de vivsciencoj kaj teknologio
- lernejo de marksismo
- lernejo de materialaj sciencoj kaj inĝenieristiko
- lernejo de mekatronika inĝenierarto
- lernejo de transportado-scienco kaj teknologio
- lernejo de scienco
- lernejo de medio
- lernejo de humecoj, sociaj sciencoj kaj juro
Rangigoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj