Li famiĝis en 2013 pro solvo de problemo pri primaj nombroj, kiu restis sensolva dum 271 jaroj. Li prilumis la t.n. "malfortan konjekton de Goldbach" - proponitan de Christian Goldbach en 1794 - laŭ kiu ĉiu nepara nombro pli granda ol 5 povas esti la sumo de ĝis tri primaj nombroj. Ekde 2015 li estas docento pri matematiko en la universitato de Göttingen.
Premioj
2008 - Premio Philip Leverhulme - pro lia esplorado pri la teorio de nombroj, la diofantageometrio kaj la teorio de grupoj.
2010 - Premio Whitehead - pro kontribuo al la teorio de nombroj.
En 1997 Helfgott eklernis Esperanton pro scienca scivolo. La 20-an de aprilo 1998 Harald Helfgott aliĝis al Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) kaj sukcese trastudis sub gvido de Boris Kolker la libron “Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo”. Li finis la kurson la 25-an de oktobro 1999 kaj ricevis diplomon No 1! Li fariĝis flua parolanto de la lingvo kaj legis erojn de ĝia literaturo. Li asertis, ke li trovas plezuron renkonti en siaj vojaĝoj Esperanto-parolantojn. En la 23-a de Julio 2017, Harald Helfgott estis nomumita dum la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo, Sudkoreio membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.[1][2] Pri lia akcepto al la esperantista Honora Patrona Komitato raportis la germanlingva regiona gazetaro kaj ankaŭ la loka radio de Göttingen.[3]
Referencoj
↑"Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato", Gazetaraj Komunikoj de UEA[1], n-ro 695, la 23-an de julio 2017