Kulenkampff originas el grandburĝa komercista familio. Post la abiturienta ekzameno en 1939 li komencis studi ĉe aktora altlernejo - kontraŭ la volo de la patro - de Deutsches Theater Berlin. En 1941 li devis eksoldati antaŭ ol esti trapasinta la finan ekzamenon altlernejan. En 1943 li deklaritis netaŭga pro frostmortintaj piedfingroj. Ankoraŭ en la sama jaro li finekzamenitis ĉe la menciita aktora altlernejo. Sian surscenejan debuton li havis en la teatrejo Schauspielhaus Bremen. Post denova rekrutigo je la komenco de 1945 li iĝis militkaptisto de la brita armeo; post la eksmalliberiĝo li kontinuigis unue la engaĝiĝon en Bremen sed iris jam en la 1947-a jaro al Frankfurt am Main ĉe la teatrejon "Kleines Theater im Zoo" (la hodiaŭa:"Fritz-Rémond-Theater") . Tie ĉi li i.a. ludis sukcesege la rolon ĉefan en la teatraĵo Des Teufels General de Carl Zuckmayer kaj konatiĝis kun sia estonta edzino Traute Kutsch.
Ekde 1949 Kulemkampff paralele laboris kiel moderigisto ĉe Hessischer Rundfunk (tiam: "Radio Frankfurt"), i.a. en la kvizserio "Heiß oder kalt". Jam tiam li evidentiĝis kiel - por tiamaj tempoj - senĝena kaj leĝera distristo. Skandaleton li provokis kiam li demandis al partopreninto de elsendo la tabuan trian strofon de La kanto de l' germanoj.
En 1953 finfine li startis sur la televidekrano. Ĉe la foiro "18. Große Deutsche Rundfunk-, Phono- und Fernseh-Ausstellung" en Düsseldorf komenciĝis lia unua elsendo Wer gegen wen?". Baldaŭ li iĝis - intertempe la publiko nomis lin simple "Kuli" - favorato de la germana televida spektantaro pro lia ĝenerala kleriĝo, rapidspriteco kaj ĉarmoj.
Tiu vasta konateco faris lin ankaŭ interesa por filmproducentoj: en 1956 li ludis flankan rolon por la filmo Bonjour Kathrin de Karl Anton kun Peter Alexander kaj Caterina Valente. Ĝis 1961 li aperis ankaŭ kiel ĉefrolludanto en pluraj kinejaj komedioj, ekz. "Immer die Radfahrer" (1958) aŭ "Drei Mann in einem Boot" (1961) kun Heinz Erhardt.
Einer wird gewinnen
La kulmino kariera estis tamen televida kvizserio kiu enetereniĝis la unuan fojon en 1964: "Einer wird gewinnen", mallongigite EWG, dum multaj jaroj faritis kun granda sukceso - ĝis 1969, kiam Kulenkampff libervole finigis ties elsendon por dediĉi sin al novaj televidaj projektoj. En la sekvinta kvarono da jarcento li gastludis kun sia teatra truparo Kleines Theater. En la televido nek la sabata ludelsendoj "Guten Abend, Nachbarn" respektive "Acht nach 8", nek la intervjuelsendo "Feuerabend" allogas multajn spektantojn kaj ĉesigitis. Ankaŭ lia ludado en filmoj ne pli tiom sukcesis.
En la 1979-a jaro relanĉitis EWG kaj Kuli denove furoris. La populareco de la elsendo estis pli granda ol iam. En 1985 li ricevis la Grimme-premion. Ne antaŭ 1987 EWG definitive malkomenciĝis, ne pro malkreskanta postulo fare de la televidspektantaro sed pro la deziro de la moderiganto respekti sian aĝon.
Tamen Kulenkampff ne tute malaperis, kvankam li mem en la kuro de la jaroj ofte primokis la malseriozecon de moderigmajstroj. De 1985-90 li ne tute 2000 fojojn laŭtlegis ĉe ARD tekstojn por la serio antaŭenlitiĝa Nachtgedanken. De 1990-91 li moderigis ĉe RTL la serion Kulis Buchclub kaj en 1993 li pretigis sin je la surprizo de ĉiuj denove al moderigado en sabatvespera elsendo kviza, Der Große Preis de ZDF (transpreno de Wil Thoelke). Sed post nur 6 elsendoj Kulenkampff transdonis ĉi tiun postenon al Caroline Reiber.
En 1997 kaj 1998 li ankoraŭ tri fojojn moderigis la kvizan kaj klerigan elsendoserion "Zwischen gestern und morgen" en la triaj landaj kanaloj de ARD. Pro tro granda intelektualeco la elsendo malaperis, je la grando seniluziiĝo de Kulenkampff. En 1997 li lastfoje aperis sursceneje en la teatraĵo dupersona "Mögliche Begegnungen" de Paul Barz.
Filmoj (elekto)
1956: Bonjour Kathrin
1958: Blätter im Winde
1958: Immer die Radfahrer (auch Ko-Autor)
1959: Immer die Mädchen
1959: Kein Mann zum Heiraten
1960: Sooo nicht, meine Herren
1961: Drei Mann in einem Boot (1961)|Drei Mann in einem Boot
1969: Dr. med. Fabian – Lachen ist die beste Medizin
1972: Das Geheimnis der Mary Celeste
1974: Käptn Senkstakes Abenteuer (TV-Serie)
1979: Noch ’ne Oper
1985: Ein Mann macht klar Schiff (10-teilige TV-Serie)
1988: Starke Zeiten
1988: Münchhausens letzte Liebe
1992/1993: Die große Freiheit (8-teilige TV-Serie)
Radidramoj
1949: Der Fall Axel Petersen (Axel Petersen) – Reĝisoro: Günter Siebert, kun Gillis van Rappard, Ludwig Hayn, Walter Jokisch, Traut Kutschka, Doris Hansen
1951: Familie Hesselbach, Folge: Der Weihnachtsgast – Reĝisoro: Karlheinz Schilling, kun Wolf Schmidt, Lia Wöhr, Joost Siedhoff, Sofie Engelke
1966: Rinaldo Rinaldini oder Der Räuberhauptmann (Christian August Vulpius) – Mehrteiler, 504 min., Reĝisoro: Friedhelm Ortmann, kun Louise Martini, Klausjürgen Wussow, Hansjörg Felmy, Günther Neutze, Peter Lieck, Nicole Heesters
1967: Der Herr Ornifle (laŭ Jean Anouilh, grafo Ornifle de Saint Oignon) – Reĝisoro: Hans Hausmann, kun Urs Bihler, Otto Mächtlinger, Anne-Marie Blanc, Maria-Magdalena Thiesing, Gertrude von Bastineller
Televidaj elsendoj
Kvizaj
1953–1956: Wer gegen wen?
1956–1957: Zwei auf einem Pferd
1957–1958: Die glücklichen Vier
1958–1959: Sieben auf einen Streich
1959–1960: Quiz ohne Titel (nach kurzer Zeit umbenannt in: Der große Wurf)
1961: Kleine Stadt – ganz groß
1964–1987: Einer wird gewinnen
1971/1972: Guten Abend, Nachbarn
1973: Acht nach 8
1977: Wie hätten Sie’s denn gern?
1993: Der große Preis
1997–1998: Zwischen Gestern und Morgen
Aliaj
1975–1976: Feuerabend
1985-1990: Nachtgedanken
1990-1991: Kulis Buchclub
Verkoj
Segeln lernen mit Hans Joachim Kulenkampff. Ein Kurs bis zum A-Schein. Heyne, München 1974, ISBN 3-453-41096-3.
Literaturo
Herzogenrath, Carola: Hans-Joachim Kulenkampff im deutschen Fernsehen. Charakteristische Formen der Moderation. Wissenschaftler-Verlag, Bardowick 1991. ISBN 978-3-89153-016-0
Kulenkampff, Hans Ludwig: Stammtafeln der Familie Kulenkampff (Osterholzer Zweig), Bremen 1968
Schmidt, Georg: Hans-Joachim Kulenkampff – Ein Bremer Junge Gebundene Ausgabe, Wartberg 2000. ISBN 978-3-86134-982-2
Premioj
1961 und 1966 – Bravo Otto – in Silber als TV-Star männlich
1966 – Goldene Kamera
1965 – Krawattenmann des Jahres
1969 – Bambi
1971 – Pfeifenraucher des Jahres
1980 – Saure Gurke – Trostpreis „für seine altväterlich-charmante, auf keine Anzüglichkeit verzichtende Spielleitung“
1985 – Adolf-Grimme-Preis
1987 – Goldene Kamera in der Kategorie Bester Showmaster
1987 – Goldener Gong für seine Einer wird gewinnen-Abschiedssendung
1994 – Romy Platin Romy für das Lebenswerk
???? – Goldener Bildschirm 5× Gold
2010 – Stelo sur la Bulvardo de la steluloj en Berlino