Höxter estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Höxter kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 28 709 loĝantojn sur areo de 158,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 182 loĝantoj/km².
Hodiaŭ ankaŭ la komunumo Corvey apartenas al Höxter. Tie troviĝas eksa benediktana abatejo de iam treege granda graveco. Komence de la 18-a jarcento la abatejo Corvey iĝis baroka kastelo.