Gábor Scheiring [ŝejring], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Scheiring Gábor estis hungara ekonomikisto, politikisto.
Gábor Scheiring[1] naskiĝis la 14-an de marto 1981 (nun 1981-03-14) en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Scheiring maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Altlernejo en 2003, sociologian diplomon (MSc) en Mez-Eŭropa Universitato en 2005, post 2 jaroj plian diplomon en Universitato Corvinus de Budapeŝto. Post la diplomoj li doktoriĝis (Ph.D.) en Universitato de Kembriĝo en 2008, poste li hejmenvenis kaj esploris en akademia instituto 2 jarojn. En 2009 li partoprenis en fondo de nova partio. Inter 2010 kaj 2014 li estis parlamenta deputito, poste li esploris 2 jarojn en Universitato de Kembriĝo.
Elektitaj libroj
- Gazdálkodj okosan! (kunaŭtoro, 2008)
- Globalizáció és fejlődés (kunaŭtoro, 2011)
- Egy demokrácia halála (2020)
Fontoj
Referencoj