Tiu ĉi altlernejo estis kreita en 2000, tiam oni kuntiris 3 funkciantajn altlernejojn. Inter ili la plej longan historion havas la komerca akademio de Pest (urbo) (germane Handelsakademie Pest), kiu estis fondita en 1857. Ĉefe dum la socialismo aliaj altlernejoj fondiĝis.
Funkciado
La altlernejo havas fakultatojn en Budapeŝto, Zalaegerszeg kaj Salgótarján. En Budapeŝto troviĝas diversaj kampusoj kun 3 kolegioj. En kelkaj fakultatoj ekde 2009 pli altaj instruadoj komenciĝis, kiu havas saman valoron al universitata instruado. En la sekva jaro komenciĝis instruado pri PhD. La kutimaj fakultatoj estas ekonomio, financo, komerco kun fremdultrafiko, eksterlanda komerco. En la altlernejo povas lerni (kaj ekzameni) lingvojn anglan, francan, japanan, ĉinan, germanan, italan, rusan kaj hispanan.
La altlernejo estis levita al universitato en 2016.