Gábor Harsányi [harŝAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Harsányi Gábor estas hungara aktoro, voĉoaktoro, dramisto kaj reĝisoro.
Gábor Harsányi naskiĝis la 15-an de junio 1945 en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Harsányi frekventis Altlernejon pri Teatro kaj Filmo en sia naskiĝurbo inter 1964-1968. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Thália (Budapeŝto). Inter 1983–1989 li estis ano de Nacia Teatro (Budapeŝto). Baldaŭe li ludis en diversaj teatroj, en 1982 li estis unu el la fondintoj de teatreto. En Újpest li fondis lernejon por aktoroj. Li ricevis premiojn ekde 1973, en 2021 premion Kossuth.
Liaj roloj (elekto)
- 22 filmoj inter 1967-1993, ekzemple Ferenc Molnár: A Pál utcai fiúk (Filoj de la Paŭlo-strato), 1968; Géza Gárdonyi: Egri csillagok (Steloj de Eger), 1968
- 52 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1967-2006, ekzemple Tizennégy vértanú (Dek kvar martiroj), 1970; Egy óra múlva itt vagyok (Mi estos ĉi tie post horo), 1971; Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo, 1972
- sesfoje li reĝisoradis kaj 3 dramojn li verkis
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Ŝekspiro: Romeo kaj Julieta
- voĉoj ekzemple de Stan Laurel, Fernandel, Louis de Funès, Jack Lemmon, Danny DeVito, Michael Douglas
Fontoj