Gábor Goda, hungare Goda Gábor, Esperante ’’Gabrielo Goda’’ estis hungara verkisto kaj tradukisto.
Gábor Goda naskiĝis kiel Grünfeld Gábor la 1-an de aprilo 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de aprilo 1996 en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Goda akiris abiturienton en Budapeŝto en 1929 kaj tiam aperis lia unusola poemlibro. Poste li laboris en diversaj laborejoj, ekzemple en redaktejo. Li komencis verki novelojn kaj aliajn prozojn. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, poste li gvidis kulturajn aferojn de Budapeŝto, en 1958 li estris teatron. En la malfruaj verkoj li ofte uzis la satiron. Li ricevis premion Kossuth en 1966, inter 1948-1986 ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
- krom la poemlibro diversaj prozoj inter 1929-1997
- tradukaĵoj, ekzemple de André Malraŭ
Fontoj