Gábor Csupó [hungara prononco: ĉupO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csupó Gábor estas hungardevena usona animaciisto, reĝisoro, produktoro. Lia nomo estis en Usono Gabor Csupo.
Gábor Csupó[1][2] naskiĝis la 29-an de septembro 1952 en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Csupó estis talenta desegnisto, tial li sukcese aliĝis al produktejo de animacioj en 1971. Post 4 jaroj li disidis kun Leslie Mandoki tra Jugoslavio al Svedio, kie li desegnis animaciojn 2 jarojn, pli poste li estis liberprofesiulo. Li konatiĝis kun en:Arlene Klasky (same animaciisto). Ili geedziĝis kaj translokiĝis al Los Anĝeleso en 1979. Komence Csupó estis animaciisto de Hanna-Barbera, sed en 1981 la geedza paro fondis propran animacian studion en:Klasky Csupo. La studio atingis mondfamon, ĝia filmo ricevis stelon en Trotuaro de famo en Holivudo. La geedza paro havis 2 infanojn (en 1995 ili divorcis), krome Csupó aliajn 3.
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Bridge to Terabithia (2007)
- The Secret of Moonacre (2008)
- Pappa Pia (2017)
Liaj filmaj produktaĵoj (elekto)
- Dance (mallonga filmo, 1980) - ankaŭ scenaristo, kameraisto
- Beastie Boys: Shadrach (mallonga filmo, 1989)
- La familio Simpson (televida serio, 36 epizodoj, 1991-1992)
- Fecsegő Tipegők: Mindenki felnőtt! (televida serio, 54 epizodoj, 2003-2008) - parte ankaŭ scenaristo
Liaj scenarlibroj (elekto)
- Duckman: Private Dick/Family Man (televida serio, 36 epizodoj, 1991-1992)
- Ginger naplója (televida serio, 47 epizodoj, 2000-2009)
- Rugrats (televida serio, 8 epizodoj, 2021-2022)
Fontoj
Referencoj