Gyula Isaák (pli juna)

Gyula Isaák (pli juna)
Persona informo
Naskonomo Isaák Gyula István László
Naskiĝo 15-an de oktobro 1885 (1885-10-15)
en Hatvan
Morto 4-an de marto 1947 (1947-03-04) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, felszámolták Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juĝisto
akuzisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gyula Isaák [djula], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Isaák Gyula estis hungara prokuroro, ĉefjuĝisto, ministeria oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis kisdobronyi [kiŝdobronji], lia patro estis la samnoma Gyula Isaák (pli aĝa).

Gyula Isaák[1][2] naskiĝis la  15-an de oktobro 1885 (nun 1885-10-15) en Hatvan, li mortis la 4-an de marto 1947 en Budapeŝto.

Biografio

Gyula Isaák maturiĝis en Eger en 1903, poste li akiris juran diplomon en Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger) kaj denove juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1908. Post la diplomo li estis notario aŭ prokuroro province, inter 1918–1945 li laboris en la justicministerio, sed li estis ankaŭ ĉefprokuroro ekde 1923 kaj ĉefjuĝisto ekde 1935, fine ekde 1945 ĝis sia morto li estis ĉefjuĝisto en la plej supera juĝejo.

Lia edzino naskis solan filon.

Elektitaj kontribuoj

  • Többszörös választói jog (2 volumoj, 1908)
  • A bűntettekről és vétségekről szóló büntető törvénykönyv. Az 1878. 5. törvénycikk... (1926)
  • A bűnvádi perrendtartás zsebkönyve a melléktörvényekkel, rendeletekkel, joggyakorlattal. (kunkompilisto, 6-a eldono: 1928, 9-a eldono: 1941)
  • A külföldi közhivatalnok büntetőjogi felelőssége. (1933, 1934)
  • A béke büntetőjogának előkészítése (Budapest, 1946)

Fontoj

Referencoj