György Várnai

György Várnai
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1921 (1921-11-26)
en Budapeŝto
Morto 12-an de novembro 1991 (1991-11-12) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy (1941–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo grafikartisto
karikaturisto
filmreĝisoro
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

György Várnai [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várnai György estis hungara karikaturisto, animaciisto.

György Várnai [1] naskiĝis la 26-an de novembro 1921 (laŭ kelkaj biografioj la naskiĝdato estas la 21-a) en Budapeŝto, li mortis la 12-an de novembro 1991 en Budapeŝto.

Biografio

György Várnai studis en Industriarta Altlernejo inter 1941-1946, sed ekde 1943 li jam estis ilustristo de pluraj gazetoj. Post la diplomo li aliĝis al satira gazeto, inter 1951-1957 li laboris en pluraj filmaj laborejoj, poste al alia satira gazeto. Lia plej grava kolego estis Gyula Macskássy, kun kiu li produktis ĉirkaŭ 80 animaciojn. Li ilustris ankaŭ librojn. Li ricevis 3 ŝtatajn premiojn inter 1963-1982.

Elektitaj ekspozicioj

  • enlande kaj eksterlande ekde 1946
  • Kecskemét (1999, memorekspozicio)

Elektitaj libroj

  • Csendélet (Karikaturaro, 1965)
  • Peti és a marslakók (kun Gyula Macskássy, 1968)
  • Kettő meg kettő az négy (kun Gyula Macskássy, 1977)
  • Geisterbeschwörung (antalogio germane, 1985)

Elektitaj libroilustraĵoj

Elektitaj animacioj

  • A kiskakas gyémántfélkrajcárja (1951)
  • A két bors ökröcske (1956)
  • Peti (serio, 1961)
  • Párbaj (1961, unua loko en Kano kaj Oberhausen)
  • Gusztáv (serio, 1975)
  • Frakk, a macskák réme (serio, 1972-1974, 1979-1980, 1987)

Fontoj

Referencoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-29. Alirita 2019-01-29 .