Guglielmo da Piacenza aŭ "Saliĉeto da Bolonjo" (1210-1277) estis itala kuracisto, kirurgo, profesoro en la Universitato de Bolonjo kaj unu el la plej grandaj majstroj de la kirurgio en Mezepoko. Li estis fundamenta en la starigo de iu medicina lernejo en Bolonjo. Lia "Kirurgio" estis alte origina kaj ne bazita sur antaŭaj skribaĵoj.[1]. Li probable dissekcis homajn restaĵojn por plibonigi siajn konojn. Li rekomendis la uzon de la kirurgia tranĉilo por kaŭterizo kaj vundoj. Li estis lernanto de Ugo de' Borgognoni kaj lia disĉiplo Lanfranko da Milano portis al Francio liajn metodojn.
Vivo
Vilhelmo de Saliĉeto studis en Bolonjo kaj estis lernanto de Ugo de' Borgognoni tie iĝante "Magister in physica" ("Majstro pri medicino"). Tiuepoke la kursoj pri medicinaj studoj identiĝis al tiu pri filozofio, specife tiu natura, kaj la kuracisto aŭ "physicus" klare distingiĝis el la kirurgo kiu retenis empiriajn konceptojn.
Post longaj vojaĝoj kaŭze de la tiamaj politikaj malstabilecoj li definitive fiksiĝis en Bolonjo kiel "Master chirurgiae" (Majstro pri Kirurgio). Inter 1245 kaj 1248 li estis profesoro en Pavio kie li konatiĝis kun la imperiestro Frederiko la 2-a (1194-1250), kun kiu li diskutis pri filozofio kaj medicino.
En sia verko "Chirurgia", verkita "ad petitionem domini Frideric imperatoris" (laŭ peto de la imperiestro Frederiko), li parolas pri la graveco rilate al konado de la anatomio, laŭ la tradicio de la bolonja lernejo de la familio Borgognoni kaj Mondino dei Liuzzi, fundamenta por la kirurgia arto, kiun cetere li priskribas per mirinda maniero. En sia "Liber in scientia medicinali" li elmontras siajn bonajn konojn pri la medicino.
Li estis la unua kiu elstarigis la gravecon de la medicina kulturo ankaŭ rilate al la kirurgia arto, provante la realproksimigon post preskaŭ unu jarmilo, tiel kiel jam faris la Medicina Lernejo de Salerno, rilate al la du profesioj kiuj ankoraŭ restus profunde dividitaj kaj kontrastantaj dum kelkaj jarcentoj. Vilhelmo de Saliĉeto kaj la medicina lernejo el Bolonjo reenkondukis la uzon de la kirurgia tranĉilo en Italio, aboliciita de la araboj favore al kaŭterilo.
Inter siaj plej famaj lernantoj oni povas mencii Lanfranco da Milano, konsiderata unu el la fondintoj de la medicina lernejo en Francio.
Liber in scientia medicinali, et specialiter perfectus qui Summa conserviationis et curationis appellantur., Piacenco, 1475; Venecio, 1489; Lepsiko 1495
Libellus de chyrurgia, 1275, dediĉita al Buono aŭ Bruno del Garbo, patro de Dino del Garbo[2]