Gubernio Mikkeli estis unu el la gubernioj de Finnlando ekde la 19-a jarcento ĝis 1997. Ĝia ĉefurbo estis Mikkeli kaj la aliaj plej grandaj urboj Heinola kaj Savonlinna. La gubernio malvastiĝis en 1960, kiam parto el ĝi estis ligita al Gubernio Meza Finnlando, kaj la gubernio malaperis en 1997, kiam ĝi estis plejparte ligita al Gubernio Orienta Finnlando kaj parte al Gubernio Suda Finnlando.