Gottlieb von JAGOW (naskiĝis la 22-an de junio 1863 en Berlino, kaj mortis la 11-an de januaro 1935 en Potsdam) estis germana diplomato kaj politikisto.
Jagow estis komisiito de 1907 ĝis 1909 en Luksemburgo kaj de 1909 ĝis 1913 ambasadoro en Italio. La 11-an de januaro 1913, nomumis lin la imperiestro al ŝtatsekretario pri eksterlanda ofico.
Jagow estis singarda konsilisto de Imperiestro Vilhelmo la 2-a. Li volis bonajn germanajn-anglajn rilatojn. Li jam antaŭsupozis aliĝon de Britio al la milito, flanke de Francio, se okazas milito. Li apogis en la julikrizo de 1914 la imperiestran kancelieron Bethmann Hollweg, kiu volis apogon de Germanio al AŬstrio-Hungario, kontraŭ Serbio.
Post la ekmilitado, li skeptike rigardis al al Schlieffen-plano kaj kontraŭis enmarŝon de Germanio en la neŭtralan Belgion.
Kiam - post la retiriĝo de la unua Marne-batalo- Helmuth von Moltke estis forigita kiel generalstaba ĉefo, li proponis al la entento pactraktatojn, sed tiuj rifuzis tion.
Jagow estis kontraŭ la planoj de von Tirpitz', kontraŭ la senlima submarŝipa milito, ĉar tio signifus aliĝon de Usono al la milito, flanke de entento. Pro tio oni eloficigis lin la 22-an de novembro 1916 kaj sekvis lin Arthur Zimmermann.
Verkoj
- Ursachen und Ausbruch des Weltkriegs (1919)