Golfo de Somme (francebaie de Somme) situas ĉe la marbordo de regiono Pikardio, en Francio. Ĝi etendiĝas sur 70 kv. km. Ĝi estas tre riĉa ekologie aparte kiel grava ornitologia loko.
La dolĉa akvo de la rivero fariĝas saleta kaj fluas laŭ marborda rivero, kiu norden supreniras laŭborde, plufluanta per aldonoj de dolĉa akvo el rivero Authie kaj poste de rivero Canche.
Tiuj akvoj iomete malpli salaj estas ŝatataj de alvusoj kaj adoltoj de multaj fiŝspecioj. Tio konsistigas specon de biologia koridoro, kun malsama akvamaso supreniranta norden. Atlaso de loĝejoj kaj specioj en submaraj fundoj estis kreitaj kadre de angla-franca programo "CHARM" (CHannel integrated Approach for marine Resource Management)[1].
Geologio
La estuaro, la konfiguro, la plaĝo klare havas hidrologian originon, sed verŝajne ankaŭ tektonika, eĉ eble novtektonika, kun fendaro, kiu ŝajnas estinta aktiva en Kvaternaro, aparte en la eŭstazia kunteksto[2].
Historio
Periferio de Golfo de Somme kaj de ties estuaro estis drenitaj kaj aranĝitaj ekde Mezepoko.
En 1066, Vilhelmo la Konkeranto ankrigis sian ŝiparon en Golfo de Somme kaj deiris de haveno de Saint-Valery por konkeri Anglion.
En decembro 1430, Johana de Arko, malliberulo de angloj, estis en malliberejo en Crotoy kaj trairis la golfon ĝis Saint-Valery kaj poste estis kondukita al Rouen por sia juĝo.
Golfo de Somme estas nun agnoskita je internacia nivelo pro sia ekologia riĉeco ; ĝi estas konsiderata kiel granda ornitologia loko. Ĝiaj malsamaj areoj ofertas akceptajn kondiĉojn favorajn al nemigraj kaj migraj birdoj.
Tiu riĉeco instigis al kreo, en ĝia norda parto (enfluejo de rivero Maye), de nacia ĉasrezervejo en 1968, transformita en natura rezervejo (kun limŝanĝoj) en 1994, la natura rezervejo de Golfo de Somme, en kiu Parko Marquenterre estas parto.
Fine, Golfo de Somme estas ankaŭ fama pro ĉeesto de fokoj, al kiuj oni konsilas ne alproksimiĝi : ordinaraj fokoj (pli ol 100 en 2006 kaj 2007, pli ol 150 en 2009 kaj 2010 kaj pli ol 190 en 2011) sed ankaŭ kelkaj grizaj fokoj.
Ĝi estas ankaŭ ripozejo por akvobirdoj (platbekaj anasoj, fajfanasoj...) kaj vadbirdoj (galinagoj, kurloj, hematopoj, vaneloj,...) kio konsistigas ĉasejon por akvoĉasaĵoj. Ĝi estas ankaŭ areo de escepta biologia produktado (aparte por kardioj), precipe en Golfo de Canche.
Sablopleniĝo minacas la golfon kaj la unuaj simptomoj estas jam videblaj.
Tio estas areo de 3 000 ha, kiu estas precipe en maro, de la nova pinto de Saint-Quentin-en-Tourmont al enfluejo de Maye, eta marborda rivero enflanta norde de Golfo de Somme.
Prefekta dekreto malpermesas akvoskoteron tutjare en Golfo de Somme[4].
Ekonomio
Agrikulturo
Ne maloftas ŝafaroj sur la golfo en malalta tajdo, ilia aparta karngusto akiris markon AOC de ŝorŝafoj de Golfo de Somme (france « prés-salés » de la baie de Somme)[5]. La parto de la golfo malkovrita je malalta tajdo en kiu sin nutras la ŝafoj nomiĝas flusejo.
En Golfo de Somme estis kreita ĉevala raso Hensono.
Turismo
Golfo de Somme ricevis en 2011 la markon Grand site de France.
Malgraŭ malvarmeta oceana kaj ofte malseka klimato, Golfo de Somme allogas promenantojn kaj sportistojn en semajnfino. Ankaŭ sudeŭropanoj tie restadas volonte. Bicikla pado ebligas rondiri la golfon, de Crotoy al Saint-Valery. La plaĝoj de Crotoy kaj de Saint-Valery ofertas gamon da subĉielaj distraĵoj.
Tri fiŝkaptaj aŭ jaĥtaj havenoj ekzistas en la golfo : Le Crotoy, Saint-Valery-sur-Somme kaj Le Hourdel.
La malnova urbo Saint-Valery-sur-Somme posedas rimarkindan mezepokan heredaĵon.
Mara Pikardio posedas belajn ekzemploj de flamgotika arkitekturo en Abbeville, Saint-Riquier kaj Rue.
↑Atlaso de projekto CHARM estas pri orienta Manika Markolo, helpilo por pripenso kaj decido pri regado kaj daŭriva administro de la maraj risurcoj, realigita de 2006 ĝis 2008
↑Hélène Braeuener, Bénédicte Pradié-Ottinger, Les peintres de la Baie de Somme autour de l’impressionnisme, eldonejo "La renaissance du Livre", Abbeville, 2001