Gladbeck [glatbek] estas urbo en la federacia lando (regiona ŝtato) Nordrejno-Vestfalio, en la okcidento de Germanio. Gladbeck kreskis ekde la fino de la 19-a jarcento, ĉar oni trovis karbon, kaj havas la urbostatuson ekde 1919. Fine de decembro 2022 la urbo havis 75 889 loĝantojn.
En la nordo la bieno apartena al la urboteritorio estas ĉirkaŭata de la najbarurboj Bottrop, Dorsten kaj Gelsenkirchen. Sude la urbo limitas al Asindo(Essen).
Trovaĵoj el la frua historio pruvas loĝadon jam je ĉ. 2000 a.K. (vd. muzeo, malsupre).
Unuan fojon Gladbeck estas menciita en bienregistro de la monaĥejo Werden je la 3. Mai 1020 kiel Gladbeki. Tio signifus "setlejo ĉe la brila rivereto (glad = brila; beck = rivereto). En tiu ĉi Urbario de Werden, la t.n. Liber privilegiorum maior el la mezo de la 12-a jarcento oni skribas pri Gladbeki resp. Gladebeke. Spekulacioj pri tute aliaj nominterpretadoj (arbara rivereto, juĝomonteto) estas malpli evidentaj.
La vilaĝo kun la kvin kamparanaroj (vd. malsupre) ariĝis ĉirkaŭ la preĝejo St.-Lamberti. Ĝi apartenis ekde 1180 ĝis 1802 al feŭdo Recklinghausen kaj tiel estis ligita longtempe kun la Elektoprinca Arkiepiskopejo Kolonjo. Post la Napoleona Epoko la regiono en 1815 al Prusio.
Epoko de karbominado 1873–1971
La unuan minejon oni starigis en 1873, de kiu oni ekde 1878 elminis karbon. la malgranda vilaĝo kreskis al mezgranda industrieca setlejo, kiu en julio 1919 ricevis la urborajtojn (kiel „plej juna urbo de Nov-Germanio“, kiel la loka gazeto skribis) Intertempe ekzistis kvin ŝaktinstalaĵoj. La jaroj 1925 ĝis 1929 estis iom mallonga florepoko, dum kiu la urbo realigis gravajn publikajn konstruaĵojn, ekz.:
la liberaera naĝejo,
la novkonstruaĵo de Akvopalaco Wittringen,
La Jovy-Placo kun administraj domoj kaj
la stadiono „Vestische Kampfbahn“
En 1928 seksmurdo kontraŭ la 19-jara abituriento Helmut Daube flankenŝovis el la gazetaraj titollinioj la sensacian unuan transatlantikan flugon de zepelino.
Post la potencakiro de Hitler Gladbeck samkiel ĉiuj urboj estis uzurpata fare de la nazioj, nome de la jam antaŭe elektita konservema urbestro Hackenberg, kiu tujtuje aliĝis la NSDAP. Samkiel multaj germanaj urboj Gladbeck estis grandparte detruita dum la Dua Mondmilito, en la urbocentra areo je 43 elcentoj. Per tio ĝi apartenas al la pleje detruitaj urboj en la Ruhr-Regiono.
Ĝis 1960 la loĝantonombro kreskis ĝis 84.000 kaj nu situas je ĉ. 78.000. Kiel lasta minejo Zeche Graf Moltke estis malfunkciigita en 1971, kaj ekde tiam Gladbeck klopodas alistrukturigi la ekonomian kaj luktas kontraŭ la senlaboreco.
Komunuma novordigo kaj pli nova historio ekde 1975
Okaze de la komunuma novordigo en Nordrejn-Vestfalio (1975) la eksterdistrikta urbo Gladbeck kune kun la vilaĝo Kirchhellen (distrikto Recklinghausen) estis kunigita kun la najbarurbo Bottrop. Oponantoj de la novordigo kritikis, ke la setlado ĉe la limo inter Gladbeck kaj Bottrop estas tro eta, kaj argumentis, ke Bottrop estas nur malmulte pli grandaol Gladbeck. Ilia slogano: "GlaBotKi is nich" (GlaBotKi ne estos).
Jam samjare Gladbeck sukcesis – per verdikto de la juĝejo pri administraj aferoj la 6-an de decembro "Nikolaa Verdikto" –, eliĝi el Bottrop. La Supra Administra Juĝejo en Monastero, antaŭ kiu apelaciis la iama supra urbodirektoro Rump, juĝis, ke pro la enkomunumigo mankis la proksimeco inter la civitanoj kaj la administrejo. Ĵus tio ĉi estis la argumento pro la novordigado. La unuigo estis nuligata kaj oni deklaris la komunumbalotojn de 1975 por la Grand-Bottrop-a urbestraro malvalidajn.
La 16-an de aŭgusto1988 Gladbeck ricevis malgajigan famon, kiam du rabistoj elrabis bankon kaj veturis dum tagoj tra Germanio kaj Nederlando kun pluraj ostaĝoj. Dum tiu ĉi krimo mortis tri homoj.
En la 1970aj jaroj oni reformis la komunumojn en Nordrejn-Vestfalio. Gladbeck estis metita kun Bottrop kaj Kirchhellen al nova urbo Bottrop en 1975. Sed ankoraŭ fine de la jaro la tribunalo pravigis protestantojn. Ekde 1976 la urbo Gladbeck estas parto de la distrikto Recklinghausen.
Loĝantaro
Dum la mezepoko kaj frua novepoko Gladbeck havis nur malmultajn cent loĝantoj. Militoj, epidemioj kaj malsatmizeroj foje kaj refoje interrompis la kreskado de la loĝantonombro. Sed komence de la industriigo kaj la evoluo de la karbominado fine de la 19-a jarcento la loĝantaro kreskis rapidege. Dum kiam en 1875 nur 3.000 homoj vivis en la loko, en 1905 jam estis 20.000. Ĝis 1910 tiu ĉi nombro duobliĝis je 40.000, tiel ke en 1919 Gladbeck ricevis la urborajtojn. Ĝis 1956 la loĝantaro refoje duobliĝis je nu 80.000 personoj.
En la jaro 1969 la loĝantonombro atingis per 85.927 sian historian maksimumon. Je la 1-a de januaro1975 la urbo Gladbeck kun siaj 81.868 loĝantoj estis enkomunumigita al Bottrop, sed jam la 1-an de julio 1976 reelkomunumigita.. Ede meze de la 1950-aj jaroj la loĝantonombro oscilas ĉirkaŭ la limo de 80.000. La 30-an de junio 2005 la oficiala nombro de loĝantoj estis 76.987 (nur ĉefrezidantoj).
Jen tabelo montranta la loĝantonombrojn laŭ la respektiva teritoria stato. Ĝis 1833 pleje temas pri taksokalkuloj, poste pri popolcensorezultoj (¹) aŭ oficaj kompletigoj de la landa oficejo statistika. La indikoj rilatas ekde 1871 je la „ĉeesta loĝantaro“, ekde 1925 je la "rezida loĝantaro" kaj ekde 1987 je la „loĝantaro en la komunumo de sia ĉefloĝejo“. Antaŭ 1871 oni enketis la loĝantonombron laŭ neunuecaj enketmetodoj.
Jaro
Loĝantoj
1575
1.500
1650
1.400
1730
1.800
1800
2.000
1818
2.453
1830
2.505
3-a decembro 1843 ¹
2.638
3-a decembro 1858 ¹
2.735
1-a decembro 1871 ¹
2.760
1-a decembro 1875 ¹
3.000
1-a decembro 1885 ¹
4.464
1-a decembro 1890 ¹
5.648
2-a decembro 1895 ¹
7.827
1-a decembro 1900 ¹
11.704
1-a decembro 1905 ¹
20.762
1-a decembro 1910 ¹
39.171
1-a decembro 1916 ¹
48.302
5-a decembro 1917 ¹
47.556
8-a oktobro 1919 ¹
52.834
Jaro
Loĝantoj
16-a junio 1925 ¹
60.175
16-a junio 1933 ¹
61.239
17-a majo 1939 ¹
58.713
31-a decembro 1945
59.439
29-a oktobro 1946 ¹
61.497
13-a septembro 1950 ¹
71.612
25-a septembro 1956 ¹
79.158
6-a junio 1961 ¹
84.196
31-a decembro 1965
84.097
27-a majo 1970 ¹
83.246
31-a decembro 1975
81.220
31-a decembro 1980
79.747
31-a decembro 1985
76.592
25-a majo 1987 ¹
78.343
31-a decembro 1990
80.267
31-a decembro 1995
79.605
31-a decembro 2000
77.789
31-a decembro 2005
76.861
¹ popolcensaj rezultoj
Politiko
Gladbeck formas kune kun Bottrop federaci-parlamentan elektodistrikton (126: Bottrop - Recklinghausen III). La rekte elektita loka deputito en la federacia parlamento Bundestag ekde la jaro 2013 estas Michael Gerdes (SPD). En la parlamento de la federacia lando, Gladbeck ekde la jaro 2010 estas reprezentata de Michael Hübner (SPD).
Urbokonsilantaro
La urbokonsilantaro konsistas el 44 magistratanoj.
Post plurjardeka regado de la socialdemokratoj, pleje per absoluta plimulto, en 1994 la urbokonsilantaro elektis la kristandemokraton Eckhard Schwerhoff kiel (ĉefofica) urberstron; tiu novformita ofico sen samtempa urbodirektoro ebliĝintis pro balotoreformo en Nordrejn-Vestfalio. Dum la tiamaj balotoj la regantaj Socialdemokrato kun la ankoraŭ honorofica urbestro Wolfgang Röken perdis la absolutan plimulton. Ĉar la ĉefofica urbestro per sia ofico ankaŭ havas voĉodonan rajton en la urbokonsilantaro, Socialdemokrata urbestro signifus patan situacion en la konsilantaro. Tial la ekologiisma partio „Die Grünen“ kaj la tiam nova elektoasocio "Bürger in Gladbeck" decidis elekti kune kun la Kristdemokrata CDU la administristo Schwerhoff. Tiu ĉi ja estis CDU-ano, tamen ne aktive agis en la urba politiko.
Je la komunumaj balotoj de 1999, kiam en NRV oni enkodukis tutlande la rektan elektadon de la urbestroj, Schwerhoff sukcesis refoje venki.
La nigra-ruĝa-orkolora urboblazono de Gladbeck havas ruĝan krenelon kiel signo de la urboprivilegio. Maldekstraflanke (ekde la rigardanto) oni vidas nigran fakon simboligan la karbon, sur tiu martelon kaj batilon por la minado (ili devus esti blankaj laŭ la heraldiko, sed ofte estas flavaj). La nigraj hokoj sur la alia flanko estas lupohokoj, simbolo en la blazono de la mastroj de Brabeck, kiuj fine de la 14-a jarcento posedis la kastelon Haus Wittringen.
En la Wasserschloss Wittringen hejmas la muzeo de la urbo Gladbeck. Ĉi tie estas la kolektoj kaj la permanenta ekspozicio pri la urbhistorio de Gladbeck kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. La kolektoj ampleksas krome naturhistoriajn objektojn el la fakoj geologio, mineralogio kaj paleontologio. La permanenta ekspozicio prezentas la evoluon de la regiono ekde la naturaj bazoj de la minado (minkarbo, plumba kaj zinka ercoj) trans la setlo- kaj urbohistorioj ĝis la nuntempo.
La plej grava trovaĵo estas eŭropa bizono el la urboparto Gladbeck-Brauck, unu el la malmultaj preskaŭ komplete konserviĝintaj ostaroj en Eŭropo. La muzeo eksponas kopion.
Nominda el antaŭ- kaj fruhistoria epoko krome estas bronzepoka t.n. tipohakilo kaj temaro pri urnokampo trovita en Gladbeck-Ellinghorst.
En la permanenta ekspozicio estas kolekto da romiaj mono kaj moneroj.
Speciale lokotipa estas la ĉambroj pri la historio de la karbomina epoko, kiu en Gladbeck daŭris ekde 1873 ĝis 1971. Kopiita mingalerio samkiel minista loĝejo apartenas al ĝi.
Blokmodelo ilustras la tavoliĝon de la ŝtonkarbo en la norda Ruhr-Regiono, kiu favorigis la ekesto de minejoj sur la tereno de Gladbeck.
Krome la muzeo kolektas modernajn artverkojn, inter ili komputartĵojn ekde 1886, grasaĵojn de Joseph Beuys kaj verkojn de Timm Ulrichs.
Religiaj komunumoj
Katolikaj eklezikomunumoj
En Gladbeck tiutempe ekzistas 7 katolikaj eklezikomunumoj.
Heilig Kreuz, Butendorf
Herz Jesu, Zweckel kun la filialpreĝejo Christuskönig, Schultendorf
St. Franziskus, Rentfort-Nord
St. Johannes, Orient-Gladbeck
St. Josef, Alt-Rentfort
St. Lamberti, Mitte kun la filialpreĝejo St.Elisabeth, Ellinghorst
St. Marien, Brauck
Ĉar en la Episkopejo Asindo nuntempe okazas novstruktrurigo de dimensio antaŭe neniam konata, ĉiuj ekleziaj komunumoj en la Dekanato Gladbeck estas malfonditaj ekvalide de la 1-a de septembro2007 kaj kunigataj al nova grandparoko nome "St. Lamberti".
Evangelaj eklezikomunumoj
En 1886 komencis formiĝi evangela komunumo en Gladbeck. De la ĉ. 4.450 loĝantoj estis ĉ. 250 evangelaj, kiu subis la parokon Dorsten. Fine de 1886 malfermiĝis la unua evangela lernejo, la 4-klasa Moltkeschule ĉe la Uhlandstraße. Tie ankaŭ okazis la unuaj dimanĉaj diservoj.
La 6-an de januaro1893 oni konsekris la unuan evangelan preĝodomon ĉe la Bottroper Straße, malproksime de la nuna urbodomo. Samjare, je la 1-a de oktobro, fondiĝis la evangela eklezikomunumo Gladbeck kun aparta presbiteraro, tamen ĝi plue subis la parokon Dorsten. Tiutempe Gladbeck havis 7.400 loĝantojn, de kiuj 1.382 estis evangelaj. En 1907 la eklezia distrikto Recklinghausen kun 13 komunumoj inkluzive Gladbeck eliĝas la sinodon Monastero iĝante memstara.
En 1909 oni starigis la Paŭlo-Preĝejo en Brauck kaj metis la fundamentan ŝtonon de la Kristo-Preĝejo en centra Gladbeck dum la reformaciofesto. Je la 30-a de marto1911 la eklezikomunumo translokis en la pretigitan Kristo-Preĝejon
La 9-an de februaro1934 la presbiteraro decidas, ke la eklezikomunumo aliĝas la „Bekennende Kirche“ (konfesa eklezio), kiu oponis al la strebadoj de la naziismo, domini la evangelan eklezion. Ĝi nun nomiĝas
"Evangelisch-lutherische Kirchengemeinde" (evangela-lutera eklezikomunumo)
Fine de la Dua Mondmilito (1945) Gladbeck estas ruinigita je 50 %. Tio validas ankaŭ por la konstruaĵoj kaj preĝejoj de la evangela-lutera eklezikomunumo Gladbeck.
En 1952/53 la eklezikomunumo konsistas el 29.000 membroj. Tial en 1957 oni disdividis la evangelan-luteran eklezikomunumon Gladbeck en kvar memstarajn komunumojn (Gladbeck-Centro, Brauck, Zweckel, Rentfort). La 4-an de oktobro1964 oni inaŭguris la "Dietrich-Bonhoeffer-Domon", la 8-an de majo1966 oni konsekris la
Versöhnungskirche (repacigo-preĝejo) en la 3-a paroka distrikto de la eklezikomunumo Brauck (distrikto Brauck-Sudo) kaj la 8-an de aprilo1967 la Petro-Preĝejon en Gladbeck-Rosenhügel (2-a paroka distrikto de la eklezikomunumo Brauck). En 1967 oni instalis en Zweckel 2-an parokejon kaj en 1968 oni konsekris la Marko-Preĝejon en Gladbeck-Oriento (4-a parokejo de la komunumo Gladbeck-Centro). En 1972 oni fondis la urba ligo de la evangelaj eklezikomunumoj, kiu transprenis taskojn superkomunumajn.
Post la novkonstruo de preĝejoj dum la 1960-aj jaroj sekvis jardekoj, dum kim la nombro de eklezianoj malkreskis iom post iom. Tion kaŭzis la ĝenerala malkresko de la germandevena loĝantaro, la enmigrado de nekristanaj, ekz. islamanaj homoj kaj la malaliĝo de eklezianoj. Tiu evoluo devigis la evangelan eklezion, malfunkciigi kelkajn preĝejojn. La unuan preĝejon oni por ĉiam fermis en 2002 kun la Versöhnungskirche, intertempe oni malfunkciis la preĝejojn en Rentfort kaj Gladbeck-Oriento. La 12-an de aŭgusto oni fermis la plej antikvan preĝejon de Gladbeck, la Paŭlo-Preĝejo. Sekvos la preĝejo en Butendorf venontjare. Ankaŭ la organiza strukturo de la evangela eklezio en Gladbeck ŝanĝiĝos: estas planite, malfondi la unuopajn eklezikomunumojn favore al la fondado de tuturba eklezikomunumo.
urba galerio en la urbodoma parko, ekspozicia forumo por nuntempa arto. Pro novkonstruado fermite ĝisfine de 2007.
popola altlernejo
muziklernejo Gladbeck, kiu estas ege renoma inter la muziklernejoj de la regiono. Ĝi okazigas ĉiujare ekde Ĉieliro de Kristo ĝis la sekva dimanĉo kvartagan ĵazmetiejon kun elstaraj ĵazmuzikistoj internaciaj.
Teatrejo kaj muziko
La ĵazfestivalo (Jazzival) kaj kelkaj aliaj kulturaranĝoj (ekz. en la Maŝinhalo Zweckel kadre de la festivalo RuhrTriennale) okazas en Gladbeck.
Literaturburoo
La literaturburoo NRV-Ruhr-Regiono hejmas ekde 1986 en Gladbeck kaj fordonas ĉiun aŭtunon la Literaturpremion Ruhr-Regiono donacita de la Regiona Ligo Ruhr. Entute 15.110 € ricevas la premiitoj pro poeziaj tekstoj rilatajn la realecon kaj la arton en la Ruhr-Regiono.
Verdejoj
En la urboteritorio estas ĉ. 600 ha publike uzeblaj ripozterenoj. El tiuj estas ĉ. 180 ha parkaĵoj kaj ludejoj, ĉ. 200 ha urba arbaro kaj 200 ha rekultivitaj ŝutmontoj restantaj de la karbominado kaj malfermataj per vojoj. Entute en la urboteritorio ekzistas 62 infanludaj kampoj kajmultnombraj ludstacioj en la piedirantzono de la urbocentro. Al la libertempa kvalito kontribuas krome 34,7 ha etĝardenoj kaj la urboĝardenoj Johowstraße kaj Frochtwinkel/Schulstraße kun 12,5 ha da areo. Du urbaj ĝardendomoj estas lueblaj por privataj festoj.
aŭtoŝoseo A 31: Bottrop–Gronau–Emden (konektejo 41 Gladbeck)
aŭtoŝoseo A 52: Marl-Nord–Gelsenkirchen–Gladbeck (konektejo 42 Gelsenkirchen Buer-West/Gladbeck)
nacia ŝoseo B 224: Raesfeld–Erle–Dorsten–Gladbeck–Essen–Velbert–Wuppertal–Solingen; konektejo Gladbeck-Centro, konektejo Gladbeck Schloss Wittringen, aŭtoŝosea konektejo Gladbeck aŭtoŝoseo A 2, konektejo Gladbeck-Kösheide
La ponto Europabrücke kunligas la urbopartojn centro kun Rentfort kaj Schultendorf.
Fervojoj
La plej proksima fervojstacio por longdistanca trafiko kun ICE- kaj IC/EC-trafiko estas la ĉefstacidomo en Essen. La trajnstacio Gladbeck je la persontrafiko estas servata de jenaj linioj
La buskonektoj ene de Gladbeck kaj en la najbarurbojn apartenas al la reto de la Vestische Straßenbahnen GmbH. Gladbeck estas alligita kune kun la Distrikto Recklinghausen al tarifregiono de la Trafikligo Rejn-Ruhr (VRR). Ekde meze de 2005 por konektoj ekster la VRR-tarifregiono kaj ene de NRV la NRV-tarifo.
Ekzistas biciklostacio ĉe la fervojstacio okcidenta, Hansemannstr.
kaj ĉe la Bottroper Str. angulo Schleitkamp.
Amaskomunikiloj
La loka ĵurnalo estas la Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ); ĝis sia fermo fine de marto 2006 ekzistis ankaŭ la Ruhr Nachrichten (RN). La Stadtspiegel Gladbeck estas senpaga anoncgazeto.
La loka radiostacio Radio Emscher-Lippe dissendas muzikaĉon kaj klaĉon el Bottrop, Gelsenkirchen kaj Gladbeck.
Klerigado
En Gladbeck ekzistas interalie urba muziklernejo kaj popola altlernejo. Proksime situas faka altlernejo en Gelsenkirchen-Buer.
Krome ekzistas:
15 bazaj lernejoj
4 ĉefaj lernejoj (Elsa-Braendström-Schule, Hauptschule Butendorf, Erich-Fried-Schule, Willy-Brandt-Schule)
2 profesilernejo (el tiuj unu subtenata de privata katolika asocio)
1 antropozofia Waldorfschule
2 speciallernejoj por lernhandikapitoj
1 speciallernejo por menshandikapitoj
En la lerneja centro Brauck ekzistas ĉefa kaj mezgrada lernejo kiel tuttagaj institucioj.
La bazaj lernejoj en Gladbeck estas tuttagaj.
Famuloj
Urbaj gefiloj
Johann Heinrich Riesener (n. la 4-an de julio 1734; m. la 6-an de januaro 1806 en Parizo), meblisto ĉe la franca kortego en la 18-a jarcento, al kiu oni dediĉas gimnazion, fonton antaŭ la urbodomo kaj straton. La mebloj, kiujn li antaŭ ĉio kreis por la franca reĝa kortego antaŭ la revolucio de 1789, hodiaŭ estas videblaj i.a. en grandaj muzeoj de la mondo, ekzemple la muzeo Jean Paul Getty en Los-Anĝeleso, kastelo Waddesdon Manor en Buckinghamshire apud Londono aŭ Kastelo de Versailles apud Parizo
Hans Wiltberger (n. en 1887; m. en 1970), komponisto
Franz auf’m Kamp SVD (n. en 1888; m. la 13-an de aŭgusto 1963), misiisto, rektoro de la misiejo St.Johann de la Steyler Missionare en Blönried, instruisto kaj edukisto, ekzercestro, poeto kaj dramisto
Benno Gellenbeck (n. la 13-an de oktobro 1910; m. la 6-an de septembro 1974 en Hamburgo), filma kaj teatra aktoro
Hermann Nattkämper (n.la 4-an de oktobro 1911; m. la 2-an de aprilo 2005 en Gladbeck), futbalisto, 1934 kaj 1935 kun la unua vira teamo de la klubo Schalke 04 germana ĉampiono
Harald Deilmann (n. la 30-an de aŭgusto 1920), arkitekto (Aalto-teatrejo en Essen, operejo en Gelsenkirchen)
Ernst Michael Jovy (n. en 1920; m. en 1984), gvidanto de demokratiaj junulaj grupoj, diplomato, justulo inter la popoloj
Helmut Janz (n. la 11-an de aprilo 1934; m. la 8-an de novembro 2000 en Neu-Ulm), malpezatleto kaj partoprenanto de la olimpiaj ludoj en 1960, gajnis la eŭropan rekordon pri 400m barierokuro
Rudolf Kowalski (n. la 8-an de septembro 1948), aktoro