La plej elstara konstruaĵo de Sevilo, miksaĵo inter gotika kaj barokaarto, estas simbolo de la urbo. Nenia alia konstruaĵo en la urbo povas superi ĝiajn 97,5 metroj alteco.
Sur la pinto de la turo staras bronza statuo alta proksimume 3,5 metrojn, kiu havas inkluzive sian soklon altan je 4 metroj pezon de proksimume. 1.300 kilogramoj. Ĝin verkis inter 1566 kaj 1568 Bartolomé Morel laŭ modelo de Juan Bautista Vázquez. En 1997 oni anstataŭis la originalon pro riparo pretertempe per iom pli malpli peza kopio, kiu nun troviĝas antaŭ la portalo de la katedralo.
Je la statuo nomata Giraldillo temas pri virina figuro vestita per tuniko, tenanta per unu mano palmobranĉon kaj per la alia flagstangon kun kruca finaĵo, ĉe kiu flirtas militflago. Oni supozas, ke la konceptadon inspiris statuoj de la diinoj Atena aŭ Minerva. Oni komprenas ĝin kiel enkarniĝo de la triumfanta kristana kredo (Sankta Fides, hispaneSanta Fé) post la rekonkero de Andaluzujo kaj la forpelo de la Maŭroj.
La nomo Giraldillo deduktiĝas de la hispana vorto girar (turniĝi), ĉar la statuo kun ventoflago turniĝas per la vento. De Giraldillo siaflanke deduktiĝas la nomo Giralda kiel nomo por la tuta turo.