Ghazipur estis fondita ĉirkaŭ 1330 fare de muslima kolonelo, kiu venkis la lokan raĝon. La unua Scienca Societo de Hindio estis establita en Ghazipur en 1862.
Ekonomio
Ghazipur estas agrikultura urbo, kie la plej grava produktaĵo estas la opio por medikamentoj. Tiu uzino estis establita fare de la Brita Orienthinda Kompanio en 1820. La urba malgranda industrio produktas meblojn, ledojn, ŝuojn, teksmaŝinojn kaj potojn.
Religio
La ĉefa religio en Ghazipur estas hinduismo (72%), poste islamo (27%) kaj aliaj malpli, ol 1%.
Eduko
En Ghazipur en altlernejo okazas la plej alta eduko.
Lingvoj
En Ghazipur la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua kaj la loka en:Bhojpuri language.
Klimato
En Ghazipur estas subtropika klimato. Averaĝe pluvas jare po 1110 mm. En la jara temperaturo estas grandaj diferencoj inter somero kaj vintro.
Trafiko
Ghazipur akceptas trajnojn el Ĝaŭnpur kaj Ballia, aliflanka linio finiĝas en la alia flanko de la rivero. 3 ĉefvojoj kuras al diversaj direktoj, krome la kvara ĉefvojo venas tra la riverponto. La urbego estas signifa rivera haveno. Loke ekzistas flughaveno, alia en Varanasi.