Azamgarh (hindieआज़ामगढ़, urdueاعظم گڑھ) estas urbego kaj municipo en norda Barato, en orienta parto de subŝtatoUtar-Pradeŝo, en la samnoma kantono, kie ĝi estas ties sidejo. La kantono Azamgarh konsistas el distriktoj de Ballia, Mau kaj Azamgarh, nature Azamgarh estas ankaŭ sidejo de la samnoma distrikto.
Demografio
Azamgarh havis populacion de 110 983 (kun la aglomeraĵo 116 115) en 2011 kun legopovo 86%, kiu estas signife pli alta, ol la ŝtatmezumo.
Azamgarh havas trairan fervojan linion, ankaŭ preterirantan aŭtovojon. 5 ĉefvojoj kaj unu flankovojo kuras al la urbego. Azamgarh havas novan lokan flughavenon 9 km for, pli granda flughaveno funkcias en Varanasio.
Klimato
Azamgarh situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa). La averaĝa temperaturo varias inter 20-30 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 1025 mm, inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas.