Ekde la romia imperio troviĝis bildo de virino por reprezenti Ĝermanion; ekzemple, sur moneroj de imperiestroDomiciano legeblas kun tia bildo: "Germania capta", kio signifas el la latina "Kaptita Ĝermanio" pro aludo al romia venko super la Ĥatoj.
Same, dum la mezepoko, troviĝas en evangelilibro de imperiestro Otto la 3-a alegorio de Germanio, Germania, kune kun Roma, Gallia kaj Sclavinia.
Dum la unua parto de la 19-a jarcento, strebadoj por unuigi Germanion, kiu estis disigita en multaj ŝtatetoj, ekaperis samtempe kiel kreskanta naciismo. Ĝi evidentiĝis unue tra la poezio kaj kreskis dum bataloj por konkeri nordan teritorion "Ŝlesvigo-Holstinio"; dum la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj, ĝi manifestiĝis ekzemple en la pentrarto kaj plastikarto, favorigita dum la festoj organizitaj de pafantoj, kantistoj kaj aliaj gimnastikistoj kiuj strebadis ĉiuj al unuiĝo de la nacio.
Germania estas kutime priskribata kiel forta virino kun longaj, fluaj, ruĝblondaj haroj kaj kun kiraso. Ĝi ofte tenas la imperian glavon (Reichsschwert), kaj tenas mezepok-stilan ŝildon kiu foje portas la figuron de nigra aglo sur ora kampo. Krome, ĝi foje montriĝas kiam ŝi portas la imperian kronon de la Sankta Romia Imperio.
La disvastigo de tiu alegorio pligrandiĝis dum la jaroj 1870-1871: multnombraj monumentoj (triumfaj aŭ aliaj) aperigis novajn stilojn; inter tiuj fariĝis la monumento de Niederwald , far Johannes Schilling, la plej populara. Tiu Germania estas miksaĵo de valkirio, virgulino de la batalkampoj, kaj de germana patrino kiu materiigas la ĉion-brakumantan patrujon.
Elementoj en ŝia aspekto kaj ilia simbola signifo
Frakasitaj mankatenoj - Germanio estanta libera lando