Georgi Slavov KARASLAVOV (bulgare Георги Славов Караславов; naskiĝinta la 12-an de januaro 1904 en Borisovgrad; mortinta la 26-an de januaro 1980 en Sofio) estis bulgara verkisto.
En Esperanto aperis
- Ĉe posteno. Elektitaj rakontoj. Sofio 1932. 63 paĝoj.
- Bofilino. Romano. Tradukis Simeon Simeonov kaj Asen Simeonov. Sofio 1959. 326 paĝoj.
- Novaj vojoj. Tradukis Asen Simeonov. En: Bulgara prozo, Sofio 1960, p. 91–101.
- Tango. Novelo. Tradukis Nikola Uzunov kaj Petar Todorov. Sofio 1988. 91 paĝoj.