Georges Demenÿ frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Lille, fine en Sorbonne. Li fondis gimnastikan klubon en Parizo, tie li okupiĝis pri fiziologio de gimnastiko. Li konatiĝis en la klubo kun Étienne-Jules Marey, ili inventis filmparaton en 1892, kies nomo estis "phonoskop". En la sekva jaro li establis la unuan fiziologian instituton, kie Demenÿ okupiĝis pri kineja tekniko. Li inventis plurajn filmaparatojn (en 1895 "bioscope", poste "biograph", fine "chronophotograph"). Li estas fondinto de la franca scienca gimnastiko kaj enkondukis interalie la sportan aparaton svingoklabo en la ritma gimnastiko.
Elektitaj publikaĵoj
L’Éducation physique en Suède (1892)
Physiologie des professions. Le violoniste, art, mécanisme, hygiène (1905)
Science et art du mouvement. Éducation physique de la jeune fille. Éducation et harmonie des mouvements (1911, 1920)