George Mary SEARLE (naskiĝis la 27-an de junio 1839 en Londono, mortis la 7-an de julio 1918 en Novjorko) estis britdevena usona astronomo kaj pastro.
Lia familio transloĝiĝis en Bostonon kiam li estis novnaskito.
Li estis juna kiam siaj gepatroj mortis, li estis edukita de riĉa onklo, kiu sendis lin
en la Universitaton Harvard je la 1850-aj jaroj. Bakalaŭro en
1957 kaj magistro en 1860, li interesiĝis pri astronomio kaj dungiĝis kiel
kalkulisto en la observatorio Dudley de Schenectady. Tie li malkovris la
asteroidon 55 Pandora la 10-an de septembro 1858. Li malkovris ankaŭ ses
galaksiojn.
Dum li estis instruisto pri matematiko en la Mararmea Lernejo, li konvertiĝis al la
Romkatolika Eklezio kaj estis ordinaciita sacerdoto en 1871.
Li instruis pri teologio kaj sciencoj en la Katolika Universitato de Ameriko.
Eksteraj ligiloj