La geografio de Azerbajĝano estas markata de la kaŭkaza montaro, kiu atingas altecon de 4.480 metroj en la montaro Bazarduzo.[1] Ĝi troviĝas en la kaŭkaza montaro, inter la Nigra Maro kaj Kaspia Maro. La nordo kaj sudokcidento de la lando estas montaraj kaj nur la suda parto taŭgas por la terkultivado, ĉar transirata de la rivero Kura, la plej longa de la lando.[1]Naĥiĉevano estas eksklavo de Azerbajĝano kiu landlimas kun Armenio, Turkio kaj Irano. La regiono Montara Karabaĥo nuntempe estas regata de armenaj trupoj kvankam de jure apartenas al Azerbajĝano; ĝi fakte estas sendependa ŝtato.
Azerbajĝano havas marbordojn ĉe la Kaspia Maro. La surfaco de la Kaspia Maro estas 28 m malsupre de marnivelo.[1] La montaro de Granda Kaŭkazio iĝas parto de ĝia norda landlimo kaj enhavas la monton Bazarduzo, de 4.480 metroj, la plej alta pinto de Azerbajĝano. La plej altaj montaroj de Malgranda Kaŭkazio formas la sudorientan landlimon kaj atingas 3.500 metrojn. Azerbajĝano fieras pro unu el la plej variaj topografioj el la eksaj sovetiaj respublikoj. Pro la alteco kaj malriĉa transporta infrastrukturo, multaj montaraj vilaĝoj estas virtuale izolitaj de la ekstera mondo dum la longa kaj kruda vintro.
Azerbaijan havas super 8,300 riveroj kaj 250 lagoj. Krom la 12 grandaj riveroj, precipe la Kura kaj la Aras kiu estas la plej longaj riveroj de Azerbaijan, la riveroj estas malgrandaj riveretoj kiu ankaŭ fluo la grandaj riveroj aŭ la Kaspia Maro. Neniuj riveroj estas navigebla, sed estas uz por akvoenergio. La 250 lagoj, ĉiuj asas treegan malgrandan en loko kaj la plej granda natura lago, Lago Hajikabul, havas lokon de 16 km².
La azera teritorio prezentas unu el la niveloj de endemismo plej altaj en la modera zono. 23% de la vaskulaj plantoj kaj 10% de la vertebruloj estas endemiaj. Temas pri relikvaj arbaroj el la Terciaro. Pro tio ĉeestas multe da endemiaj plantospecioj. La arbaro kovrilo estas konsiderinda.
Klimato
La klimato kiu varias, estas subtropika kaj semisenpluva en la centra kaj orientaj partoj de la lando, humida subtropika en la sudorienta, modera laŭ la marbordo, kontinenta en la okcidento kaj malvarma en la montoj. La maksimuma jara precipitaĵo estas inter 1 600 mm kaj 1800 mm en Taliŝ-Montaro, tiu estas tra la Lenkoran-Malaltebenaĵo la plej alta precipitaĵo en Azerbajĝano. La maksimuma jara precipitaĵo estas inter 200 mm kaj 250 mm en Apŝeron-duoninsulo kiu inkluzivas la ĉefurbon Bakuo estas la plej malalta precipitado en Azerbajĝano.