Głuchołazy (germane Bad Ziegenhals) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021
havis loĝantaron de 13 143 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 1924 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo Głuchołazy en distrikto Nysa. Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. En la urbo estas haltejo de koridora fervojo de Mikulovice al Jindřichov (Ĉeĥio).
Transporto
Kondukas tra ĉi tie koridora fervojlinio Šumperk–Krnov.
Eksteraj ligiloj