Głogówek (germaneOberglogau, historie ankaŭ Klein Glogau kaj Kraut Glogau) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2021
havis loĝantaron de 5642 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 256 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo komunumo Głogówek en la distrikto Prudnik. Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. Nur malmultaj germanoj kun fortaj parencaj ligoj al polaj familioj kaj perfekta kono de la pola lingvo rajtis resti, kaj ekde la jaro 1990 denove deklari sian germanecon, kaj same post 1990 la antaŭaj loĝantoj rajtis reveni, kion tamen post pli ol 40 jaroj nur limigita kvanto da urbanoj faris. Tamen la kvantoj sufiĉis por atingi ke ekde la jaro 2009 la urba komunumo estas oficiale dulingva, pola kaj germana.
Jerzy Ciurlok, O drukarzach, drukarniach i drukach śląskich (Pri sileziaj presistoj, presejoj kaj presaĵoj), Regionalny Instytut Kultury w Katowicach, Mikołów, Katowice 2018. ISBN 978-83-952024-1-4.
Johann Knie, Alphabetisch, Statistisch, Topographische Uebersicht aller Dörfer, Flecken, Städte und andern Orte der Königl. Preuß. Provinz Schlesien... Breslau: Barth und Comp., 1830.
Felix Triest, Topographisches Handbuch von Oberschlesien. Breslau: Verlag von Wilh. Gottl. Korn, 1865.
Juliusz Roger, Pieśni Ludu Polskiego na Górnym Śląsku (Kantoj de Pola Popolo en Supra Silezio), Juliusz Roger, Vroclavo 1863