Góra (germane Guhrau; en la silezia dialekto: Gůra) estas urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Góra. Fine de 2021 en la urbo vivis 11 173 loĝantoj.
La plej proksima flughaveno estas en Vroclavo.
Historio
La unua mencio de la regiono troviĝas en buleo de papo Adriano la 4-a el la jaro 1155. En 1289 la loko ricevis la Magdeburgan juron, en 1319 ĝi venis en la posedon de la sileziaj dinastio Piastoj. En 1336 okazis la unua mencio de la nomo Guhrau. En 1506/1508 la loko ekapartenis al Bohemio. De la 15-a ĝis la 17-a jarcento ĝi estis centro de drapofarado. En la dua duono de la 19-a jarcento Guhrau antaŭ ĉio estis konata kiel urbo de ventmueliloj, ĉar ĝi havis ĉirkaŭ 1840 pli ol 80 da tiaj muelejoj en la urba areo. Ekde la Unua Silezia Milito (1741), poste Tridekjara Milito (1618 ĝis 1648) kaj la Sepjara milito (1756–1763) ĝis la jaro 1945 Góra / Guhrau apartenis al Reĝlando Prusio aŭ Prusio. Post la Dua Mondmilito germanaj loĝantoj devis forlasi la urbon (laŭ la decidoj de la Jalta konferenco kaj Potsdama konferenco), kaj la urbo kun tuta Silezio fariĝis parto de Pollando. De 1946 ĝis 1975 Góra estis la ĉefurbo de distrikto. Ekde 1999 ĝi denove estas sidejo de distrikta administrejo.
Partnera urbo
Eksteraj ligiloj
Referencoj