Kaze de saltado la grajno, denove tuŝante la grundon, povas inciti aliajn grajnojn al saltado. Tiuj grajnoj povas esti sesoble pli grandaj ol la incitanta grajno. La proceso povas ripetiĝi kiel ĉena reakcio (ĉena reago), kvankam la kineta energio (transportenergio) malgrandiĝas. Samtempe la alvenanta grajno malligas plej fajnajn grajnetojn (argilo, silto) el la grundo, kiuj tiamaniere fariĝas suspensiaĵo.
La moviĝmaniero de ĉiu unuopa grajno determiniĝas per la grajnformo, la grajngrandeco kaj la disponebla energio (ju pli grandaj estas la grajnoj, des pli da energio la transportmedio bezonas por movi ilin).
Füchtbauer, H. (1988): Sedimente und Sedimentgesteine. pp.821. Schweizerbart'sche Verlagsbuchhandlung, Stuttgart
Press, F., Siever, R (2003), 3-a eldono: Allgemeine Geologie. pp.333. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg
Jacobshagen, V., Arndt, J., Götze, H.J., Mertmann, D., Wallfass, C.M., (2000): Einführung in die geologischen Wissenschaften. pp. 222. Verlag Eugen Ulmer Stuttgart