La pasio de Friedrich Wieck pro muziko evoluis preskaŭ sen subteno flanke de la gepatroj, jam kiel gimnaziano ĉe Thomas-Lernejo en Lepsiko li sekvis pianolecionojn sen scio de la gepatroj. Laŭ ties deziro li studis tamen teologion. Post finado de la studo li komence laboris kiel dominstruisto, sed poste li fondis pianofabrikon same kiel pruntejon por muzikaĵoj. En 1817 li geedziĝis kun kantistino Marianne Tromlitz, kun kiu li havis kvin gefilojn: Adelheid (kiu mortis jam infanaĝe), Clara (* 1819, posta edzino de Robert Schumann), Alwin (* 1822), Gustav (* 1823) kaj Viktor (* 1824), je kies momento de naskiĝo la gepatroj jam estis separitaj. En 1828 Wieck geedziĝis kun la dudek jarojn pli juna Clementine Fechner.
Wieck validas kiel unu el la plej gravaj muzikpedagogoj de la komencanta 19-a jarcento en la germanlingva spaco. Plej sukcesa lernanto estis lia filino Clara. Li edukis ŝin, organizis por ŝi la tiutempe ofte nur per peno fareblajn koncertturneojn tra Eŭropo kaj helpis al ŝi per siaj aktivecoj al frua famo. Pliaj lernantoj de Wieck estis Hans von Bülow samkiel la komponisto Robert Schumann, kun kiu Clara poste geedziĝis kontraŭ la volo de la patro en 1840. Pri la geedziĝpermeso Schumann devis procesi. Tio siaflanke rezultigis la rompon de la amikaj rilatoj inter la du, kiu malgraŭ la klopodo de Wieck jam ne revenis. Peter Schamoni produktis en 1983 filmon kun la titolo Frühlingssinfonie pri la komplika rilato inter patro kaj filino lige kun la geedziĝo de Clara Wieck kaj Robert Schumann. En ĉi tiu filmo Rolf Hoppe rolis Friedrich-on Wieck.
Friedrich Wieck renkontiĝis en decembro 1844 en Dresdeno kun pianinstruisto kaj komponisto Karl Krägen kaj aliaj personoj por organizi serion de ĉambromuzikaj koncertoj.
Literaturo
Heinrich Kühne: Der Musikpädagoge von Pretzsch: Friedrich Wieck, en: Sächsische Heimatblätter, Heft 2/1987, S. 66–67