Estante filo de orgenisto li frekventis la gimnazion de Zittau kaj poste la lepsikan universitaton. Lepsike li fariĝis en la 1807-a jaro orgenisto de la Preĝejo Sankta Paŭlo. Inter 1810 kaj 1813 Schneider estis muzika estro de la Seconda-opertrupo, poste orgenisto ĉe Tomaso-preĝejo de Lepsiko. En 1817 oni nomumis lin muzikdirektoro ĉe la Urba teatro de Lepsiko sed kvar jarojn pli malfrue Schneider preferis sekvi vokon al Dessau fariĝi duka kapelestro. En Dessau li faris brilan karieron dirigentece, komponistece, instruistece. En 1829 malfermiĝis en Dessau muziklernejo pro lia engaĝiĝo kiu baldaŭ havigis al si grandan renomon.
Graveco
La samtempuloj tiom ŝatis la muzikiston Schneider ke kvazaŭ neniu grava muzikfesto rezignis pri lia partopreno komponista respektive dirigenta. Inter liaj ĉefaj verkoj menciindas la oratorioj »Das Weltgericht« (1820), »Die Sündflut«, »Das verlorne Paradies«, »Pharao«, »Christus das Kind«, »Christus der Mittler« kaj »Absalom«. Krome li verkis plurajn mesojn, sep operojn, etajn ĉiuspecajn vokalkomponaĵojn, uverturojn, arĉajn kvartetojn ktp.
Krome li meritis pri la evoluigo de protestantisma ĥoralo. Inter liaj pedagogiaj laboraĵoj oni atentiĝu pri la jenaj: »Elementarbuch der Tonsetzkunst«, »Vorschule der Musik«, »Handbuch des Organisten« (Halberstadt 1829–33).
Familio
Lia frato Johann Schneider (1789-1864) estis orgenisto en Dresdeno ĉe la evangelia kortega kirko kaj ekde 1830 estro de la Kantoakademio de Anton Dreyssig. Li estis mondfama orgenvirtuozo kaj eĉ komponis.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 924-925 (tie ĉi interrete)
Literaturo
Art. „Schneider, Friedrich“ de Hans Michael Schletterer, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 32 (1891), p. 110–119 (tie ĉi interrete)
Johannes Rammelt: Friedrich Schneider. Ĉe: Mitteldeutsche Lebensbilder (volumo 2: Lebensbilder des 19. Jahrhunderts), Magdeburg 1927, p. 125–136.
Friedrich Kempe: Friedrich Schneider als Mensch und Künstler. Dessau 1859.
Martin Petzoldt: Die Thomasorganisten zu Leipzig, ĉe: Christian Wolff (eld.): Die Orgeln der Thomaskirche zu Leipzig, Evangelische Verlagsanstalt, Lepsiko 2012, p. 95–137 (konkrete pp. 112-113), ISBN 3-374-02300-2.