Fredrik Ström estis, kune kun Ture Nerman kaj la urbestro de Stokholmo, Carl Lindhagen, parto de malgranda delegitaro de svedaj komunistoj kiuj salutis je Lenin dum sia mallonga vizito en Stokholmo en aprilo 1917. La svedaj komunistoj alportis je Lenin al la magazeno PUB kie ili aĉetis por li tute nova kostumo por ke li belaspektu revenante hejmen al revolucia Petrogrado.
Ström estis estro de la Stokholma Kominterna ligilo kun Okcidenta Eŭropo de 1919 ĝis 1920, kaj li frekvente vizitis Sovetunion por renkontoj, inkluzive de la 3-a Internacio, okazinta en Moskvo, 1921.
Ström subtenis al Lenin, al Trockij, kaj al la Oktobra Revolucio, sed li malkonsentis kun Stalin kaj en 1926 li reaniĝis en la Sveda socialdemokratia partio, kvankam li ankoraŭ konsideris sin komunisto.
Verkoj
Fredrik Ström verkis kvin-voluman historion pri la Rusa Revolucio, eldonita en 1924, sed baldaŭ kondamnita de la nova Stalinista estrumo en Rusio.
Lia du-voluma aŭtobiografio nomiĝas Min ungdoms strider (La bataloj de mia juneco) kaj I stormig tid (Dum ŝtorma epoko). Pliajn volumojn li planis verki, sed li mortiĝis antaŭ li povis priskribi sian vivon post 1917.