François Pompon (naskiĝis la 9-an de majo 1855 (nun 1855-05-09) en Saulieu, mortis la 6-an de majo 1933 en Parizo) estis franca skulptisto.
Li naskiĝis en Saulieu, urbo apud Dijon. Li translokiĝis al Parizo kie li laboris kiel asistanto de Auguste Rodin. Li estas konata pro siaj skulptaĵoj de bestoj, pluraj el ili estas ekspoziciitaj en Musée d'Orsay. Lia stilo estas karakterizita per la simpleco de liaj verkoj.
Verkoj
Ekzistas ankaŭ muzeo François Pompon en Saulieu kun la sekvaj verkoj:
- Kapo de urso
- Cosette
- Paroĥestro de Saulieu
- Apro el bronzo (1925)
- Kolombo ĉe nesto (1926)
- Pantero (1926)
- Pelikano el gipso (1924)
- Fazano el gipso (1933)
- Pantero el gipso
- Talpo
Bildgalerio
Eksteraj ligiloj