Franciska Gaál devenis el judafamilio. Ŝi frekventis aktoran akademion en Budapeŝto. Ŝi komencis sian aktoran karieron en 1920, ŝi roladis en preskaŭ ĉiuj ĉefurbaj teatroj. En 1922 ŝi edziniĝis. Ŝi ricevis rolojn ne nur en hungaraj, sed ankaŭ en germanaj filmoj, eĉ en 1937 ŝi filmadis en Holivudo kaj ankaŭ Stalin ŝatis filmojn de Gaál. Dum la 2-a mondmilito ŝia dua edzo kaŝis ŝin, la alveninta Ruĝa Armeo rekonis ŝin kaj tuj ŝi ricevis rolojn en Sovetunio. En 1947 kun la edzo ŝi migris al Usono, kie ŝi komence roladis, eĉ edukis en aktora lernejo. En 1956 disetendiĝis famo pri la morto, eĉ en leksikono tio aperis, tamen ŝi mortis en 1973.