Fukuyama publikigis unuan artikolon pri tiu temo (The end of History : La fino de historio) en la somero de 1989 en la revuo National Interest. Li klarigas la tezojn en kontestita libro publikigita en 1992: La fino de historio kaj la lasta homo. En tiu verko li defendas la ideon, laŭ kiu la progresado de la homa historio, antaŭvidita kiel milito inter la ideologioj, proksimiĝas al sia fino kun la interkonsento pri la liberala demokratio, iu konsento kiu tendencas al formiĝo post la fino de la malvarma milito.
La koncepto de la fino de historio estis unue imagita de Hegel, kaj reprenita laŭ diversaj manieroj de pluraj filozofoj, Karl Marx aparte. Por Fukuyama, same kiel por Hegel, historio finiĝos en la momento kiam universala interkonsento pri demokratio metos finan punkton al la ideologiaj konfliktoj.
La fino de homo
En La fino de homo Fukuyama esprimas sian timon fronte al la progreso de la bioteknologioj, kaj aparte de ilia ebla uzo al la homa estulo. Ĉar la bioteknologioj estas kapablaj transformi la homon je grado ĝis nun neantaŭvidita, ili riskas havi konsekvencojn tre gravajn por la politika sistemo.