Francesco La Cava (Careri, 26a de majo 1877 – Roma, 25a de majo 1958) estis itala kuracisto kaj verkisto.
Biografio
Li naskiĝis en familio de malgrandaj terposedantoj en Careri[1] de Giuseppe La Cava kaj Giuseppina Colacresi.[2] Li estis la unua el ses infanoj, kaj estis edukita zorge de la patroflanka onklo, la ĉefpastro Rocco La Cava. Li montris rimarkindan kapablecoj por klasikaj studoj, kaj pro tio li povis ĉeesti la mezlernejon Francesco Maurolico de Messina, kiu kolektis la plej promesplenajn elementojn el la najbaraj provincoj. En 1895, li akiris diplomon en klasikaj studoj, kaj li enskribiĝis en la Fakultato de medicino de la universitato de Napolo.[3]
Post la kvara jaro de universitato, li faris ofte prizorgo por la malsanoj en sia vilaĝo, helpante la kuracisto Francesco Perri, lia parenco kaj amiko. Malgraŭ la sciencaj studoj, lia intereso en arto kaj literaturo daŭrigis.[4]
sekvis la milita servo en Florenco, kiel medicina oficiro de la korpuso de Bersaglieri, kaj, reen en 1904 en Calabria, li akceptis la posteno de baza kuracisto de la simplaj kamparanoj de Bovalino Marina. Ĉi tie la nova doktoro konis la junan Concettina Morisciano, apartenanta al nobla familio de la regiono. La du geedziĝis la 30-an de junio 1907, geedziĝo kiu rezultis esti el la plej feliĉaj.[5]
Studoj pri tropikaj malsanoj
Dum li estis kuracisto en Bovalino li daŭrigis la studadon pri tropikaj malsanoj, kaj li sukcesis trovi la solvojn pri kelkaj lokaj kazoj neniam antaŭe konataj en Eŭropo. Li sciigis pri tio en revuoj kaj kongresoj.[6]
La unua kazo aperis unue en la nº 21 de la Gazzetta Medica, "Un caso di febbre Dengue"[7], poste, en la sama dato aliaj artikoloj kunlabore kun profesoro Gabbi, de la Universitato de Romo: "Nuovi esempi clinici di Bottone d' oriente",[8] "Il primo caso di Bottone d'Oriente",[9] "Studio istologico del bottone d'oriente e dell'adenite sintomatica"[10]
En 1911 La Cava publikigis studon "Sulla presenza di Leishmanie en infano malsana pro Kala-azar"[11], kie li klarigis gravajn detalojn pri la malsano.