Francesca Cavallo estas italdevena usona furonvenda aŭtorino, dramaturgo, aktivulino, entreprenistino kaj fondinto de Timbuktu Labs[1]. Ŝi estas plej bone konata kiel la kunkreinto de la serio Good Night Stories for Rebel Girls (Bonan nokton Rakontoj por Ribelulaj Knabinoj), kolekto de 100 rakontoj pri eksterordinaraj virinoj, kiu fariĝis eldona sensacio danke al popolfinancada kampanjo sur la retejo Kickstarter.
Biografio
La kariero de Cavallo komencis en teatro, kie ŝi administris teatran firmaon. En 2011 ŝi dediĉis sin al la evoluigo de Timbuktu Labs kune kun Elena Favilli, kiu eldonis la unuan infanrevuon por iPad-uzantoj, ankaŭ nomata Timbuktu[2].
La revuo Timbuktu prezentis la novaĵojn al infanoj kiel formo de distro.[3] La revuo utiligis buntajn bildojn, facilan lingvaĵon kaj sonon por allogi infanojn per legfasonado rulumante de supre malsupren kontraŭ la paĝo paĝturnado de tradicia revuo.
Verkaro
Ŝi verkis naŭ bildlibrojn kiuj estis tradukitaj en pli ol 47 lingvoj[1].
La unua volumo de Good Night Stories for Rebel Girls (Bonan nokton Rakontoj por Ribelulaj Knabinoj) estis eldonita en 2016 kaj poste estis tradukita al 47 lingvoj[4].
En 2020, Cavallo verkis, ilustris kaj publikigis la infanrakonton Doctor Li and the Crown Virus, kiu rakontas la historion de kuracisto Li Wenliang, celante helpi infanojn malstresi de la pandemio kaj la periodoj de kvaranteno, sed ankaŭ por kontraŭbatali rasismon kontraŭ homoj de azia origino. La libro, ilustrita de Claudia Flandoli, fulmrapide populariĝis kaj estis tradukita de volontuloj en 38 lingvojn kaj poste publikigita en papera formo danke al nova popolfinancada kampanjo.
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 (en) Fransesca Cavallo, Italy Author & Entrepreneur, Founder of Timbuktu Labs., Friends of Europe
- ↑ (en) Chan, Nathan, "How Timbuktu Labs Created the Most Successful Kickstarter Campaign", Foundr., la 16-an de decembro 2016, alirite la 28-an de decembro 2017.
- ↑ Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
- ↑ (en) Agence, French Press, "Turkey says Rebel Girls children's book should be treated like porn". The Guardian, la 4-an de oktobro 2019. Alirite la 31-an de marto 2020.