La malnova nomo de la komunumo estas Pléhérel, kiun oni trovas en la nomoj de loko Pléhérel-Plage aŭ Vieux-Bourg.
La komunumo estis kunigita de 1972 ĝis fino de 2004 kun Plévenon sub la nomo Fréhel. Fine de tiu asociiĝo, Pléhérel konservis la nomon Fréhel eĉ se Kabo Fréhel situas sur la teritorio de Plévenon.
Abatejo ekzistis sur la monteto, kie estis konstruita en 1870nouveau bourg. Sub la nomo abatejo de Glayo, ĝi estis menciita en 1159 kiel dependaĵo de abatejo Saint-Aubin des Bois per cedo de abatejo de Saint-Jacut. Signo de graveco de monaĥoj en kampvalorigo, « en 1260, la mezuro de la garbejo de la monaĥoj de Pléhérel estis regione agnoskita kiel publika mezuro. » [1]
Kampara kaj marbana, Fréhel havas ankaŭ gravan industrion, tiun de okcidentaj minoj de rozkolora kaj tre malmola grejso, kiu markis la lokan historion kaj aparte la loko La Carquois, malnova loĝejaro de la ministoj.
france Parti : au premier de sinople aŭ cinq cotices de tenné en barre, au chef de sable chargé de quatre burelles d'argent et d'un canton du même surchargé de onze mouchetures d'hermine aussi de sable ordonnées 4, 3 et 4, au second coupé au I tiercé en fasce, chaque fasce d'argent coupée d'azur en forme de trois vaguelettes en volute déferlant vers dextre, et au II tiercé en fasce d'azur, d'or et de sinople à l'arbre arraché au naturel brochant sur le tout accosté, en chef à senestre, d'un oiseau volant d'argent. esperante vertikale tranĉita : la unua sinopla kun kvin brunaj dekstraj balteetoj kun nigra kapo ŝarĝita per kvar arĝentaj trabetoj kaj per kantono samkolora ŝarĝita per dek unu ermenetoj same nigraj ordigitaj 4, 3 kaj 4, la dua horizontale tranĉita : la unua tripartigita laŭtrabe, ĉiu parto arĝenta kun tri lazuraj ondetoj volutantaj dekstren, la dua horizontale tripartigita kun lazura, ora kaj sinopla partoj kun natura ŝirita arbo antaŭ la tuto kun apude maldekstre kape fluganta arĝenta birdo.
Banurbo Sables-d'Or-les-Pins : kreita en la 1920-aj jaroj sur la dunoj laŭlonge de la granda strando Minieu inter Pléhérel kaj Plurien.
Plaĝo Pléhérel-Plage aŭ Vieux-Bourg.
Kapelo de Vieux-Bourg, apud la maro, ĥorejo de malnova paroĥa preĝejo de la 14-a jc. En 2003, pentristo kaj art-restaŭristo Alain Plesse, refirmigis kaj restaŭris la du freskojn de tiu kapelo. En 2003 kaj 2004, li restaŭris ankaŭ la volbon per pentraĵoj kaj polikromiaĵoj, poste en 2005, la altaron el plurkolora ligno kaj oro.
Kapelo Saint-Sébastien, de la 16-a jc, laŭ gotika stilo. Pilgrimejo ekde la 16-a jc, ĝi enhavas rimarkindajn statuojn el plurkolora ligno de sankta Sebastiano, sankta Antonio kaj sankta Roĥo.