Flájský potok (ankaŭ rivero Fláje, germane Flöha) estas akva fluanto, kiu estas sur la ĉeĥa flanko rojo kaj sur la germana flanko ĝi jam fariĝas rivero el la rojo. Ĝi fontas en orienta parto de Ercmontaro en Erikejo Grünwald proksime de Bouřňák (869 m s. m.) proksime de municipo Mikulov en distrikto Teplice. De tie ĝi fluas en okcidenta direkto. Proksimume post sep kilometroj ĝi enfluiĝas en akvan rezervujon Fláje, kiu estas fonto de trinkakvo por regionoj de Most kaj Teplice kaj ĝi troviĝas jam en distrikto Most. La valbaraĵo estis finita en la jaro 1962. Plu la rojo fluas tra Český Jiřetín ĝis Saksio, kie ĝi akiras nomon Flöha. Sur la ĉeĥa teritorio Flájský potok estas longa 16,6 km, akvokolekta areo mezuras 67,4 km² kaj mezproksima trafluo ĉe la ŝtatlimo atingas 1,02 m³/s.